Aethelwold (East Anglia)

Aethelwold (m. 664) estis reĝo de East Anglia, Anglio ekde 655.

Aethelwold
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 649 (0649-11-30)
Morto 1-an de januaro 664 (0664-01-01) (14-jaraĝa)
Etno Engloj vd
Familio
Dinastio Wuffingas vd
Patro Eni (East Anglia) Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Æthelric (en) Traduki, Anna (East Anglia) kaj Aethelhere (East Anglia) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo suvereno Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio

redakti

Aethelwold estis filo de Eni, frato de Raedwald, kiu regis East Anglia ĝis sia morto ĉ.624. Eblas ke Eni mem ankaŭ estis reĝo de East Anglia.

Du fratoj de Aethelwold, Anna kaj Aethelhere, iĝis reĝoj de East Anglia.

Surtroniĝo

redakti

En 655 Penda, reĝo de Mercia, invadis Northumbria kun granda armeo, al kiu aniĝis Aethelhere, frato de Aethelwold kaj reĝo de East Anglia. La 15-an de novembro Oswiu, reĝo de Northumbria, tute venkis Penda, kiu mortis dum la batalo kune kun multaj aliaj, inter kiuj estis Aethelhere. Aethelwold heredis la tronon.

Regado

redakti

Aethelwold estis kristana kaj subtenis la eklezion kaj misiistojn en la najbara regno Essex. Kiam Swithelm (reĝo de Essex de 660 al 664) konvertiĝis, Aethelwold estis lia baptopatro.

Dum lia regado plifortiĝis la ligoj inter East Anglia kaj Northumbria. En 660 Aethelfryth, filino de Anna, antaŭa reĝo de East Anglia, edziĝis al Ecgfrith, filo de Oswiu kaj lia sekvanto kiel reĝo de Northumbria.

En 664 Aethelwold mortis pro pesto kiu afliktis Anglion kaj mortigis multajn, inter kiuj pluraj reĝoj kaj gravaj ekleziuloj.