Aethelfryth (aŭ Etheldreda, n. ĉirkaŭ 636, m. la 23-an de junio 679) estis anglosaksa sanktulino, abatino de Ely, Cambridgeshire, Anglio, kaj edzino de Ecgfrith, reĝo de Northumbria. Ŝi estas foje konata kiel Sankta Audrey.

Sankta
Aethelfryth
Persona informo
Æthelthryth, Etheldreda
Naskiĝo 1-an de januaro 636 (0636-01-01)
en Exning
Morto 23-an de junio 679 (0679-06-23) (43-jaraĝa)
en Ely
Tombo Katedralo de Ely vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando Orient-Englujo • DeiraNorthumbria vd
Familio
Patro Anna (East Anglia) vd
Gefratoj Jurmin • Æthelburh of Faremoutiers • WithburgaSeaxburh • Sæthryth vd
Edz(in)o Tondberct • Ecgfrith vd
Profesio
Okupo monaĥino vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Ŝi estis filino de Anna, kiu regis East Anglia de ĉirkaŭ 636 al sia morto en 653, duomfratino de Sankta Saethryth, kaj fratino de

Frua vivo redakti

Aethelfryth naskiĝis verŝajne ĉe la vilaĝo Exning, Suffolk. Ĉ. 652 ŝi edziĝis al Tondberct kiu regis, aŭ estis princo de, la marĉ-regiono (angle, the Fens) de orienta Anglio. Tamen ŝi persvadis sian edzon respekti ĵuron de porĉiama virgeco kiun ŝi faris antaŭ la edziĝo. Kiam li mortis en 655, ŝi retiriĝis al la insulo Ely, kiu estis edziĝa donaco fare de ŝia edzo.

Edziĝo al Ecgfrith de Northumbria redakti

En 660, pro politikaj kialoj, ŝi edziĝis al Ecgfrith, filo de Oswiu, reĝo de Northumbria, kaj denove petis ke ŝia edzo respektu ŝian ĵuron.

En 670 Ecgfrith heredis la tronon de Northumbria. Subtenata de Sankta Wilfrid, Aethelfryth iĝis monaĥino, malgraŭ la kontraŭo de Ecgfrith. Tio estigis la longan kverelon inter Ecgfrith kaj Wilfrid. Laŭ unu fonto, en 672 Ecgfrith, kiu bezonis heredonton, deziris fine amorplenumi la geedziĝon kaj eĉ penis subaĉeti Wilfrid por ke tiu persvadus Aethelfryth konsenti, sed Wilfrid rifuzis. Ecgfrith malsukcese klopodis forrabi Aethelfryth de ŝia monaĥejino. Ŝi eskapis, helpe de mirakla tajdenfluo, kune kun du monaĥinoj, kaj fuĝis al Ely. Ecgfrith edziĝis duan fojon, al Eormenburg, kaj en 678 forpelis Wilfrid de Northumbria.

Abatino de Ely redakti

En 673 Aethelfryh fondis abatejon ĉe Ely. Ŝia fratino Seaxburh eniris la abatejon kaj sekvis ŝin kiel abatino. En 679 ŝi mortis ĉe Ely, kie ŝi entombiĝis.