Sedliště (distrikto Svitavy)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sedliště

Municipo Sedliště situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en milde ondiĝinta ĉirkaŭaĵo de rivero Loučná, 4 km nordokcidente de urbo Litomyšl, ĉe ŝoseo n-ro 317 el Litomyšl al Choceň. Vivas ĉi tie 232 loĝantoj (2023).

Sedliště
municipo
Ŝoseo tra Sedliště
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Sedliště
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Sedliště
 - alteco 328 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 49″ N 16° 16′ 48″ O / 49.89694 °N, 16.28000 °O / 49.89694; 16.28000 (mapo)
Katastro 3,69 km² (369 ha) Sedliště u Litomyšle
Loĝantaro 232 (2023)
Denseco 62,87 loĝ./km²
Unua skribmencio 1508
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578746
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Sedliště (okres Svitavy)
Retpaĝo: www.obecsedliste.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloupnice, Tržek, Bohuňovice kaj Litomyšl.

Historio redakti

La vilaĝo Sedliště estas unue menciata en listo de havaĵo de Jan Kostka el Postupice en la jaro 1508. Sedliště verŝajne ekestis el domaro Domašice, kiu troviĝis inter nuntempaj Kornice kaj Sedliště. Domašice jam ne ekzistas, same kiel ŝpuroj de paŝtista domaro, kiu jam en tempoj de regado de la familiaro Slavník troviĝis ĉe rivereto Malvařice fluanta nun trans Sedliště. Post la jaro 1398 Sedliště fariĝis havaĵo de la episkopejo Litomyšl, sed jam en la jaro 1421 estis Litomyšl okupita de husanoj kaj la episkopejo neniiĝis. En la jaro 1508 ekhavis Sedliště familiaro Kostka el Postupice, poste Pernštejnoj, Trautmansdorfoj kaj Valdštejnoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869269
1880288
1890301
1900295
1910277
1921280
JaroLoĝantoj
1930271
1950230
1961223
1970203
1980201
1991215
JaroLoĝantoj
2001227
2014251
2016242
2017241
2018240
2019241
JaroLoĝantoj
2020238
2021223
2022230
2023232

Memorindaĵoj redakti

Kapelo redakti

Dominanto de la vilaĝo estas kapelo de Sankta Miĥaelo devenanta el la dua duono de 19-a jarcento. La kapelo estas arĥitekture interesa, ĉar ĝi estas kopio de unu el aloj de la templo de Sankta Petro en Romo.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti