Seira [SEJra] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono), en la Valo de Ésera.

Seira
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22463
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 161  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 29′ N, 0° 26′ O (mapo)42.4802777777780.43000000000001Koordinatoj: 42° 29′ N, 0° 26′ O (mapo) [+]
Alto 810 m [+]
Areo 69,396876 km² ( 693 9.6 876 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Seira (Provinco Ŭesko)
Seira (Provinco Ŭesko)
DEC
Seira
Seira
Situo de Seira
Seira (Hispanio)
Seira (Hispanio)
DEC
Seira
Seira
Situo de Seira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Seira [+]
vdr

Geografio redakti

 
Barbaruéns ĉirkaŭ 1912.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Ribagorza, ĉe la rivero Ésera tuj antaŭ la alfluejo de la rojo Barbaruéns. La municipa teritorio enhavas ankaŭ loĝlokojn Abi kaj Barbaruéns.

Ĝi limas okcidente kun Foradada del Toscar, sude kun Campo kaj Valle de Bardají kaj oriente kun Bisaurri, Castejón de Sos kaj Chía. Oni parolas variaĵon de la aragona, nome filologie konata kiel kunejo de la aragona, la kataluna, la gaskona pro kio oni povas paroli pri transira parolmaniero nome "patués".

La klimato estas malvarma, nome altmontara.

La malgranda loĝloko Seira mem (815 msm)[1] estas je 124 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo N-260 aŭ Pirenea Akso; krome la montara ŝoseo HU-V-6411 kondukas al submunicipo Barbaruéns laŭirante la rojon samnoman.

Historio redakti

Fruaj estas la romanikaj ermitejoj, preĝejoj kaj eĉ la Monaĥejo de Sankta Petro de Tabernas, de visigota deveno de la 9-a jarcento.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Seira kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 159 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreado kaj disvastigo de skiejoj, kaj la kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, loĝejaroj, restoracioj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la romanikaj ermitejoj kaj preĝejoj, mezepokaj domegoj, naturaj lokoj kiel padoj por montrogrimpado, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Seira (Huesca) en la hispana Vikipedio.