Foradada del Toscar

Foradada del Toscar [foraDAda deltosKAR] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono), en la Valo de Ésera.

Foradada del Toscar
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 22452
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 158  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N, 0° 21′ O (mapo)42.4102777777780.35055555555556Koordinatoj: 42° 25′ N, 0° 21′ O (mapo) [+]
Alto 980 m [+]
Areo 106,245594 km² (1 062 4.5 594 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Foradada del Toscar (Provinco Ŭesko)
Foradada del Toscar (Provinco Ŭesko)
DEC
Foradada del Toscar
Foradada del Toscar
Situo de Foradada del Toscar
Foradada del Toscar (Hispanio)
Foradada del Toscar (Hispanio)
DEC
Foradada del Toscar
Foradada del Toscar
Situo de Foradada del Toscar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Foradada del Toscar [+]
vdr

Geografio redakti

 
Foradada del Toscar estas sude de la montaro Sierra Ferrera.

Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Ribagorza, ĉe la rivero Ésera sur deklivaro de la montaro Sierra Ferrera, lime kun la komarko Sobrarbe.[1] La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Bacamorta, Las Colladas, Espluga, Foradada (municipa ĉefurbo), Lacort, Lascorz, Morillo de Liena, Navarri, Senz kaj Víu.

Ĝi limas okcidente kun la komarko Sobrarbe, sude kun Santaliestra y San Quílez, Graus kaj Isábena, oriente kun Valle de Lierp, Valle de Bardají, Campo kaj Seira. Oni parolas variaĵojn de la aragona en la diversaj loĝlokoj.

La klimato estas malvarma, nome altmontara.

La loĝloko Foradada del Toscar mem (980 msm)[2] estas je 114 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo N-260 aŭ Pirenea Akso el Aínsa okcidente al la provinco Ilerdo oriente; krome la ŝoseo A-139 kondukas el Morillo de Liena al Graus sude.

Historio redakti

Fruaj estas la romanikaj ermitejoj, preĝejoj kaj eĉ pli fruaj restaĵoj.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Foradada del Toscar kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 168 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo redakti

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreado kaj disvastigo de skiejoj, kaj la kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, loĝejaroj, restoracioj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la ermitejoj kaj preĝejoj de la 12-a ĝis la 16-a jarcento, mezepokaj domegoj, naturaj lokoj kiel padoj por montrogrimpado, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. ribagorza.com. «Forada del Toscar». Arkivita el originalo la 6an de oktobro 2014. Konsultita la 5an de oktobro 2014.
  2. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio redakti

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Foradada del Toscar en la hispana Vikipedio.