Sekundomer.ee

Estonia ruslingva retejo

Sekundomer estas ruslingva retejo pri sporto en Estonio. Ĝi ekfunkciis en majo de 2005 por informi rusparolantojn estoniajn pri sporta vivo de la lando.

Sekundomer
retejo
Lando Estonio
Retadreso http://www.sekundomer.ee/
Kategorio sporto
Lingvo(j) rusa
Posedanto Aleksandr Komŝin
vdr

La retejo publikigas novaĵojn pri futbalo en Estonio, intervuojn de sportistoj, fotojn kaj videofilmaĵojn.

En 2013 la retejo partoprenis internacian konkurson inter ruslingvaj retejoj "Rusa eksterlando" kie okupis 5-an lokon[1][2].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti