Selles-sur-Cher

komunumo en la departemento Loir-et-Cher de Francio
(Alidirektita el Selles)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Selles-sur-Cher (stacidomo).

Selles-sur-Cher estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Loir-et-Cher, en la regiono Centro-Valo de Luaro (france Centre-Val de Loire sɑ̃tʁə val də lwaʁ]). Fine de 2021 en la komunumo vivis 4 342 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Romorantin-Lanthenay kaj estas la centro de samnoma la kantono Selles-sur-Cher.

Selles-sur-Cher
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Centro-Valo de Luaro
Departemento Loir-et-Cher
Arondismento Romorantin-Lanthenay
Kantono Selles-sur-Cher
Komunumaro Cher - Sologne
INSEE kodo 41242 [+]
Poŝtkodo 41130
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 342  (2021) [+]
Loĝdenso 169 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 17′ N, 1° 33′ O (mapo)47.2755555555561.5547222222222Koordinatoj: 47° 17′ N, 1° 33′ O (mapo) [+]
Alto 68 m [+]
Areo 25,74 km² (2 574 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Selles-sur-Cher (Loir-et-Cher)
Selles-sur-Cher (Loir-et-Cher)
DEC
Selles-sur-Cher
Selles-sur-Cher
Situo de Selles-sur-Cher
Selles-sur-Cher (Francio)
Selles-sur-Cher (Francio)
DEC
Selles-sur-Cher
Selles-sur-Cher
Situo de Selles-sur-Cher

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Selles-sur-Cher [+]
vdr

Kiel la nomo indikas, la komunumo situas borde de la rivero Cher, 80 kilometrojn oriente de la urbo Tours. Nacie konata samnoma kapra fromaĝo "Selles-sur-Cher" produktiĝas en la urbo. La franclingva vorto "selles" havas la signifon "seloj" - konsekvence tri oraj ĉevalaj seloj sur blua fono bildiĝas en la urba blazono.

La esperantisto Lionel Venon (naskiĝis en 1921, pereis la 4-an de aprilo 1993 en aŭto-akcidento) estis vic-urbestro de Selles-sur-Cher, la prezidanto de la franca sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA).

Partneraj komunumoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

 
la rivero Cher en la komunumo
 
la samnoma kapra fromaĝo "Selles-sur-Cher"