Grafeo

La artikolo estas parto de serio pri grafeteorio.
|
Plej gravaj terminoj Elektitaj klasoj de grafeoj Grafeaj algoritmoj Problemoj prezentataj kiel grafeaj Aliaj Reprezentado de grafeo Glosaro de grafeteorio |
En matematiko kaj komputiko, grafeo estas (neformale) aro da objektoj nomataj verticoj kunigitaj de ligoj nomataj eĝoj aŭ lateroj. Kutime, grafeo estas prezentata kiel aro da punktoj (la verticoj) ligitaj per linioj (la eĝoj). Depende de la apliko, iuj eĝoj povas esti direktitaj.
Grafeo estas baza objekto en grafeteorio.
DifinojRedakti
Difinoj de grafeo en grafeteorio varias en la literaturo. Jen estas unu el la konvencioj.
Nedirektita grafeoRedakti
Nedirektita grafeo aŭ grafeo G estas ordigita duopo G := (V, E):
- V estas aro de verticoj,
- E estas aro de neorditaj paroj de verticoj, difinantaj la eĝojn aŭ liniojn.
- La verticoj apartenantaj al eĝo estas nomataj finpunktoj, aŭ finaj verticoj de la eĝo.
V (kaj de ĉi tie E) estas kutime estas finiaj aroj, kaj multaj el la konataj rezultoj estas ne veraj (aŭ estas iom malsamaj) por malfinia grafeoj ĉar multaj el la argumentoj mankas en la malfinia okazo.
Orientita grafeoRedakti
Orientita grafeo aŭ G estas ordigita duopo G:=(V, A) kun
- V, aro de verticoj,
- A, aro de ordigitaj duopoj de verticoj, nomataj direktitaj eĝoj, arkoj, aŭ sagoj. Eĝo e = (x, y) estas konsiderata kiel direktita de x al y; y estas nomata la kapo kaj x estas nomata la vosto de la eĝo.
Miksita grafeoRedakti
Miksita grafeo G estas ordita triopo G := (V,E,A) kie V, E kaj A estas difinitaj kiel pli supre.
Ecoj de grafeojRedakti
Du eĝoj de grafeo) estas nomataj najbaraj, se ili havas komunan verticon. Simile, du verticoj estas nomataj najbaraj se ili havas komunan eĝon, do ili estas kunigitaj per eĝo. Vertico kaj eĝo, kiu ligas ĝin al alia vertico, estas nomataj incidaj.
Vidu ankaŭRedakti
- Hipergrafeo
- Kahelanta
- Glosaro de grafeteorio
- Listo de grafeteoriaj temoj
- Grafeo (datumstrukturo)
- Grafea desegnaĵo
- Duala grafeo
- Dudirekta grafeo