Senpintigita romba dekduedro

En geometrio, senpintigita romba dekduedro estas konveksa pluredro konstruita el la romba dekduedro per senpintigo de la 6 verticoj de ordo 4.

Senpintigita romba dekduedro
Bildo
Vertica figuro (24) 4.6.6
(8) 6.6.6
Bildo de reto Bildo de reto
Verticoj 32 (2 specoj)
Lateroj 48 (2 specoj)
Edroj 6 kvadratoj
12 seslateroj
Geometria simetria grupo Okedra simetrio Oh
Propraĵoj Zonopluredro, konveksa, egallatera
vdr

La 6 verticoj estas senpintigitaj tiel ke ĉiuj lateroj estas de egala longo. La originalaj 12 rombaj edroj iĝas seslaterojn, kaj la senpintigitaj verticoj donas kvadratojn.

La seslateraj edroj estas egallateraj sed ne regulaj plurlateroj. Ili estas formitaj per senpintigo de rombo, havas 2 enajn angulojn de proksimume 109,47° (arccos(-1/3)) kaj 4 enajn angulojn de proksimume 125,26°, la regula seslatero devus havi ĉiujn angulojn de 120°.

Noto ke ĉi tiu nomo estas ambigua pro tio ke nur 6 verticoj estis senpintigitaj, kaj malsamaj pluredroj povas esti generitaj per senpintigo de la alia subaro de verticoj, aŭ de ĉiuj 14 verticoj de la originala romba dekduedro.

Ĉar ĉiuj ĝiaj edroj havi paran kvanton de flankoj kun 180° turna simetrio, la pluredro estas zonopluredro.

Senpintigita romba dekduedro estas la sumo de Minkowski de romba dekduedro kaj kubo de flanka longo 1, kun ok verticoj de la romba dekduedro estantaj je (±1, ±1, ±1) kaj ĝiaj ses verticoj estantaj je la permutoj de (±2, 0, 0)

Ĉi tiu pluredro estas simila al la uniforma senpintigita okedro:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti