Sensavido (Biblio)

En la Malnova Testamento la koncepto de sensavido estas esprimata per (1) נפשׁ (nephesh, deziro, apetenco), (2) שׁרירוּת (sherîyrûth, obstino), (3) תּאוה (ta'ăvâh, dezirataĵo, avideco), (4) חמד (châmad, deziro pri belo de malbona virino), kaj similesprimoj… En la Nova Testamento aperas kiel (1) ἐπιθυμία (epithumia, deziro), ἐπιποθέω (epipotheō, precipe rilate la materiajn bonojn), (2) ἡδονή (hēdonē, seksplezuro), (3) ὄρεξις (orexis, mensa ekscito), (4) πάθος (pathos, pasio), (5) πορνεύω (porneuō, amorado), (6) πυρόω (puroō, fajriĝi por). La avideco estas ĝenerale difinita kiel forta deziro, aparte, sed ne ekskluzive, de seksplezuroj, kiujn la Sanktaj Skriboj deklaras nelicaj kaj malpermesitaj de la dia volo, sopirego aparte al seksplezuroj, natura inklino por malpuraj ĝuaĵoj.

Sensavido en la Malnova Testamento redakti

En la Malnova Testamento sensavido supozigas senbridan deziron pri io (ekzemple, deziro pri nutro dum la marŝado en la dezerto kiel rakontate en la Eliro) kaj malmodera pasio al viro aŭ virino (Sentencoj de Salomono 6, 25) aŭ de la Izraela nacio al ties "amantoj" (paganaj nacioj), Libro de Jeĥezkel 23)). Memorindas ĉi-kaze la versego kiu diras: " Ohola, estante jam Mia, malĉastis, kaj volupte amis siajn amantojn, siajn najbarojn, la Asirianojn, 6 kiuj portas vestojn purpurajn, la estrojn kaj urboregantojn, kiuj ĉiuj estas ĉarmaj junuloj, lertaj rajdistoj. 7 Kaj ŝi malĉastis kun ili, kun ĉiuj plej ĉarmaj filoj de Asirio; kaj ŝi malpurigis sin per ĉiuj idoloj de tiuj, kiujn ŝi volupte amis". 23, 5-7).

Sensavido en la Nova Testamento redakti

La koncepto-ŝlosilo estas tiu de ἐπιθυμία (epizumia) kiu enkorpigas la diversajn aliajn, kaj indikas simplan deziron. En la persono regata de la peko, la deziro fariĝas malmodera kaj kontraŭmetita al la volo de Dio., do pekema, aŭ direktita al tio kion la Biblio konsideras pekeca. Kaj tiel la termino estas uzata anstataŭe de tiu de "avido" (Romanoj 7, 7; 13, 9), aŭ de tiuj aferoj kiuj sufokas la vorton de la Evangelio (Evangelio laŭ Marko 4, 13; (vidu ankaŭ en la Evangelio laŭ Luko, 8, 14, ἡδονή (hēdonē)), kiu estas taksata peka de la objekto deklarata, de la adjektivo kiu ĝin akompanas aŭ de kvalifiko donita, (ekzemple, "malicaj aferoj" de la karno 1-a epistolo al la korintanoj 10, 6; Epistolo al la galatoj 5, 16; Epistolo al la Efesanoj 2, 3; 2-a epistolo de Petro 2, 18) trompa, damaĝa, monduma, karna, aŭ malpia.

Kiel dominanta noto de la vivo, la pekeca deziro estas indikata kiel peko-ŝlosilo jen de Jakobo (" Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, ĉar vi ne petas.4, 2) kaj 1-a epistolo de Johano en la kompendio pri avareco (" 16 Ĉar ĉio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo. " 2, 16), kiel ankaŭ en Paŭlo (" 10 Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj. " 1-a epistolo al Timoteo 6, 10). Pli specife, jen Paŭlo kaj jen Jesuo parolas pri sensavido per la terminoj de la seksa senmoralo: " sed mi diras al vi, ke ĉiu, kiu rigardas virinon, por deziri ŝin, jam adultis je ŝi en sia koro " Evangelio laŭ Mateo 5, 28. Estas la paganoj, ne konantaj Dion, kiuj indulgas tiujn pasiojn: "... 4 ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro, 5 ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion; " (1-a epistolo al la tesalonikanoj 4, 4-5).

Specifiĝo de la koncepto redakti

Konsiderinte ke apartaj sensadaj esprimoj jen la Malnova jen en la Nova Testamentoj privotis ĉirkaŭ la sfero de la seksa senmoralo, kompreneblas ke teologio kaj kulturo finspiritaj de la Biblio havas praktike reduktita la signifo de "sensavido" al tiu areo. La sama sensavido estis konsiderita kiel unu el la Sep gravegaj pekoj, ĉar ĝi enkondukas al diversaj aliaj malvirtoj aŭ pekoj (fariĝas "voluptavido" kiam el la deziro oni trairas al la faroj).

Laŭ Aŭgusteno de Hipono la seksaj organoj kaj la seksaj rilatoj estis dekomence submetitaj al la racio kaj al la homa volo. Postfale, tamen, la seksago implicas sensavidon-ardan seksan deziron. Malgraŭ la neevitebla ĉeesto de la sensavido, la seksa rilato estis tradicie konsiderata kiel senpeka se ĝi realiĝas ene de geedziĝo kaj direktita al la generado aŭ almenaŭ ĝin neekskludanta, kaj bazita sur vera reciproka amo.

Vidu ankaŭ redakti