Per la sintagmo senta volismo[1]voluntarismo[2] estas indikataj tiuj filozofioj kiuj asertas la superecon de la volo, de la sentoj aŭ de la pasioj, kompare kun la intelekto kaj ties kapablo atingi raciajn verojn. Ekzemple, en senta volismo oni asertas la supereco de la kredo sur la racio aŭ, kiel diris Blaise Pascal, la superecon kompare kun la racieco (esprit géométrique) de la «spirito de subtileco» (esprit de finesse) kiu kapablas esprimi la ekzistadismajn sciendaĵojn pri la homo, la movoj de la animo, la principoj kiuj regas lian spiritan sferon.

Historio de la koncepto redakti

Laŭ la plej ampleksa signifo povas esti konsiderataj apartenantaj al metafizika volismo iuj kristanaj filozofoj, precipe apartenantaj al la franciskana kaj Skota skolo,[3] kaj laŭ certaj aspektoj al modernaj pensuloj kiel Fichte, Schopenhauer kaj Nietzsche.

Tipa reprezentato de senta volismo estis Maurice Blondel kiu en la verko L'Action (la Agado) de 1893 ekkonstruas tutan sian filozofion sur la kontrasto inter "volanta volo" kaj "volita volo".
La pensulo, subtenas Blondel, direktu la rigardon ene de si mem, ellaboru esploron en la spirita interno de si mem ĉar la esplora kampo estas konstituata de la konscio kaj ne certe de la naturo aŭ de la ekstera kampo.
La konscio disvolviĝas, precipe, en la volo, en la praktika kaj krea aktiveco kiu esprimiĝas en la sfero morala, religia, socia, pli ol en la simpla kontemplo kaj teoriigado.
Al la dialektiko frukto de la hegela racio, Blondel kontraŭmetas tiun de la volo: la impulso al la disvolviĝo ne plu estas kontraŭdiro, sed la kontrasto inter la volo volanta kaj ĝia realiĝo, nome la volo volata; el tiu kontrasto naskiĝas jen la senkontentigo de la volo, jen la sinsekva instigo al la agado.

Ĉiam surbaze de sentaj vivismaj premisoj formiĝis la pragmatisma penso de William James kiu en la verko The Will to Believe, (la volo kredi 1897) subtenis ke nepras malhelpi al la penso bloki la vivajn kaj spirtajn krederojn utilajn al efika agado en la mondo. Pli ol scienco gravas la moralo kaj la religio intencita kiel "veto" de la kredo (de Pascala memoro), ĉar apriore damaĝe gravas rezigni al la avantaĝoj kiuj devenas el tiu.
La penso de William James vastiĝis kun akcentiĝo de la neraciismaj aspektoj. Ion similan konceptis Henri Bergson kiu encentrigis sian filozofion en la analizo kaj priskribo pri la "Élan vital" (vitala forto).

Bergsonismo, pragmatismo kaj modernismo okupis fine vastan kampon de la filozofio.[4]

Bibliografio redakti

N. Abbagnano, Dizionario di filosofia, UTET, Torino 1971 (seconda edizione).

F. Brezzi, Dizionario dei termini e dei concetti filosofici, Newton Compton, Roma 1995.

Centro Studi Filosofici di Gallarate, Dizionario dei filosofi, Sansoni, Firenze 1976.

Centro Studi Filosofici di Gallarate, Dizionario delle idee, Sansoni, Firenze 1976.

Enciclopedia Garzanti di Filosofia, Garzanti, Milano 1981.

E.P. Lamanna / F. Adorno, Dizionario dei termini filosofici, Le Monnier, Firenze (rist. 1982).

L. Maiorca, Dizionario di filosofia, Loffredo, Napoli 1999.

D.D. Runes, Dizionario di filosofia, 2 voll., Mondadori, Milano 1972.

Referencoj redakti

  1. Malsama el filozofia aŭ teologia aŭ sciteoria volismo.
  2. Rob Moerbeek, Impone pri Esperanto kaj ne nur, recenzo, revuo Esperanto, p. 86 (voluntarismo) , n-ro 1224 (4), aprilo 2009, aliritie la 26-an de januaro 2019.
  3. Duns Skoto asertis ke la volo estas supera, rilate la celojn de la kono kaj kompreno, kaj ke la esenco de la volo estas la libero. Teologia volismo troviĝas ankaŭ en Vilhelmo de Okhamo kiu konceptis ke Dio ne estus kreinta la mondon per "intelekto kaj volo" (kiel dirus Tomaso de Akvino), sed per la nura volo, kaj do en arbitra maniero, sen reguloj kaj sen leĝoj, kiuj limigus, laŭ li, lian liberon. Sekvas laŭ li ke ankaŭ la homa estulo estas tute libera, kaj nur tiu libero povas fondi la moralon de la homo, kies meritoj aŭ malmeritoj nenimaniere povas influi la liberon de Dio. La savo de la homo nek estas frukto de antaŭdecido, nek de la faroj de la homo: estas nur la dia volo kiu decidas, laŭ nekonebla maniero, la destinon de unuopa homa estulo; kaj do la imperiestro rajtas leĝfari laŭ siavolo, ankaŭ senaj je moralo.
  4. Vidu en Edouard Le Roy, en la Enciclopedia Garzanti di Filosofia, Garzanti, Milano 1981.

Vidu ankaŭ redakti