Senusret la 2-a

kvara faraono de la 12-a dinastio de Egiptio

Ĥaĥepere Senusret la 2-a estis la kvara faraono de la 12-a dinastio de Egiptio. Li regis el 1897 a.K. al 1878 a.K. Lia piramido estis konstruita ĉe El-Lahun. Senusret la 2-a ege interesiĝis en la regiono oaza nome Fajumo kaj eklaboris por etenda irigacia sistemo el Bahr Jusef tra la Lago Moeris pere de la konstruado de baraĵlago ĉe El-Lahun kaj la aldono de reto de drenkanaloj. La celo de tiu projekto estis pliigi la kvanton de kultivebla tero en tiu areo.[1]

La gravo de tiu projekto estis emfazita de la decido de Senusret la 2-a por translokigi la reĝan nekropolon el Dahŝuro al El-Lahun kie li konstruigis sian piramidon. Tiu loko restos la politika ĉefurbo dum la 12-a kaj la 13-a dinastio de Egiptio. La reĝo establis ankaŭ la unuan konatan kvartalon de laboristoj en la najbara urbo Senusrethotep (ĉe El-Lahun).[2] Liaj idoj ankoraŭ elfosigos kanalon 16 kilometrojn longan ligante la Fajuman Oazon al la Nilo en Meza Egiptio.

Referencoj redakti

  1. Miroslav Verner, The Pyramids: The Mystery, Culture, and Science of Egypt's Great Monuments, Grove Press 2002. p.386
  2. W. M. F. Petrie, Illahun, Kahun and Gurob, Londono 1891, paĝoj 5 kaj sekvaj.

Literaturo redakti

  • W. Grajetzki, The Middle Kingdom of Ancient Egypt: History,Archaeology and Society, eldonejo Duckworth, Londono 2006 ISBN 0-7156-3435-6, 48-51

Eksteraj ligiloj redakti