Dahŝuro

vilaĝo en Egiptio

Dahŝuro (arabe دهشور) estas egipta loĝloko situanta je 40 kilometroj sude de Kairo, en la provinco Gizo, konata precipe pro la vasta reĝa nekropolo kiu troviĝas en la dezerto, proksime de la okcidenta bordo de Nilo, kaj pluraj piramidoj, du el ili estas la plej antikvaj, grandaj kaj bone konservataj en Egiptio.

Dahŝuro
La Ruĝa Piramido en Dahŝuro
La Ruĝa Piramido en Dahŝuro
La Ruĝa Piramido en Dahŝuro
vilaĝonekropoloarkeologia lokoadministra teritoria unuo • village in Egypt [+]

Koordinatoj29° 48′ 0″ N, 31° 14′ 0″ O (mapo)29.831.233333333333Koordinatoj: 29° 48′ 0″ N, 31° 14′ 0″ O (mapo)
HorzonoUTC+02:00 [+]

Dahŝuro (Egiptio)
Dahŝuro (Egiptio)
DEC
Dahŝuro
Dahŝuro

Map
Dahŝuro
Vikimedia Komunejo:  Dahshur [+]
vdr

La Kurba Piramido kaj la Ruĝa Piramido estis konstruitaj dum la malnova imperio de Egiptio de la faraono Snofru, la patro de Ĥufu, ambaŭ faraonoj dum la dekdua dinastio de Egiptio. La origina formo de la Kurba Piramido estas eksterordinara kaj reprezentas piramidan formon en transiro, dum la Ruĝa Piramido estas la unua "klasika" piramido aŭ triangula piramido de la mondo.

Dahŝuro estis la reĝa nekropolo de Egiptio ree en la rega periodo de Amenemhet la 2-a, faraono el la dekdua dinastio de Egiptio. La piramido de Amenemhet la 2-a estas iom damaĝita, sed en ĝiaj ĉirkaŭoj estis eltrovitaj pluraj tomboj, ne disrabitaj, de reĝaj damoj, ankoraŭ enhavante multajn juvelojn. Dum lia filo, Senusret la 2-a por sia piramido elektos alian lokon ĉe la loko El-Lahun proksime de la oaza urbo Fajumo, 80 kilometrojn pli sude, la nepo Senusret la 3-a denove por sia piramido elektos la lokon Dahŝuro.

En 1979, la ensemblo de Memfiso kun la nekropoloj kaj piramidoj (Gizo, Abusir, Sakkara kaj Dahŝuro) estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko.