Nekropolo de Gizo
La Nekropolo de Gizo (en la araba: أهرامات الجيزة, "piramidoj de Gizo") estas arkeologia memorloko de Antikva Egiptio, unu el la plej grandaj nekropoloj en la mondo. Ĉefa parto de la nekropolo estas Piramidoj de Gizo. La plej granda el ili, Piramido de Keopso, konstruita de Ĥufu, estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. La nekropolo situas apud antikva urbo Memfiso, nuntempe apudurbo de Kairo.


Tiu komplekso de antikvaj monumentoj inkludas la komplekson de la tri piramidoj konata kiel Granda Piramidoj, la enorma skulptaĵon konata kiel Granda Sfinkso, kelkajn tombejojn, vilaĝon de laboristoj kaj industrian komplekson. Ĝi estas situanta je ĉirkaŭ 9 km (5 mi) interne en la dezerto el la malnova urbo Gizo ĉe la rivero Nilo, je ĉirkaŭ 25 km (15 mi) sudokcidente de la urbocentro de Kairo. La piramidoj, kiuj estis historie konsideritaj kiel simboloj de la antikva Egipto en la okcidenta imagaro,[1][2] estis popularigitaj en la epoko de Helenisma Grekio, kiam la Granda Piramido estis listita de Antipatro de Sidono kiel unu el la Sep mirindaĵoj de la mondo. Ĝi estas pro multe la plej antikva el la antikvaj mirindaĵoj kaj la ununura ankoraŭ ekzistanta.
Piramidoj de la nekropoloRedakti
La piramidoj estas ĉefa parto de la kompozicio, inter ili Piramido de Keopso estas la plej granda. La sinsekvo de faraonoj difinas ordon de la piramidoj, kaj ankaŭ kronologion de la konstruado de la tuta nekropolo[3].
La Piramidoj de Gizo, parto de Nekropolo de Gizo, estas inter la plej grandaj kaj antikvaj konstruaĵoj el historio, kaj daŭranta memoraĵo de Antikva Egiptio. Ili situas ĉe la ĉe koordinatoj 29° 58′ 34″ N 31° 07′ 49″ O / 29.97611 °N, 31.13028 °O (mapo)Koordinatoj: 29° 58′ 34″ N 31° 07′ 49″ O / 29.97611 °N, 31.13028 °O (mapo). Ĝi lokas apud de la Sfinkso de Gizo. Inter ili, la granda Piramido de Keopso konstruita de Ĥufu estas konsiderata kiel unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo. Sude de Gizo en areo pli ol 30 km longa, troviĝas centoj da malgrandaj piramidoj. Ilia alteco varias inter 50 cm al 2 m. Evidente ne nur faraonoj kaj eminentuloj havis piramidojn kiel tomboj, sed ankaŭ normalaj homoj.
La Granda sfinksoRedakti
La sfinkso estis konstruita dum reĝado de Raĥef[4]. Inter ĝiaj piedoj dekomence situis malgranda templo, kiu estis detruita poste. Kiam ĝi estis konstruita, kaj kiun imitas — ĉiam estis disputataj demandoj.
Granda sfinkso en Gizo estas granda duone homa, duone besta statuo, troviĝanta en Plataĵo de Gizo, en okcidenta riverbordo de Nilo. Tio estas la plej granda statuo hakita el unu peco de ŝtono, kiu estis kreita ŝajne fare de antikvaj egiptoj en la 3-a jarmilo antaŭ nia erao.
Per kia nomo la antikvaj egiptoj nomis la Sfinkson, oni ĝis hodiaŭ ne scias. Ofta uzata nomigo Sfinx (sfinkso) estis kreita en la antikvo fare de grekoj kaj ĝi devenas el egipta vorto seŝenpaĥ, kiun eblas traduki kiel "bildo de vivanto". Tiu ĉi nomigo markis reĝajn statuojn en la kvara egipta dinastio, kvankam en Nova imperio ĝi estis pli multe kunigata kun Granda sfinkso. Egiptaj araboj uzis markigon Abul-Hol, kio signifas Patro de teruro.
Mapo de la nekropoloRedakti
1. Piramido de Keopso |
18. Fosaĵoj, kie troviĝis ŝipoj de Ĥufu |
BildaroRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Pedro Tafur, Andanças e viajes.
- ↑ Mezepokaj vizitantoj, kiel la hispana veturanto Pedro Tafur en 1436, vidis ilin tamen kiel "la Grenejoj de Jozefo" (Pedro Tafur, Andanças e viajes).
- ↑ George Andrew Reisner. A History of the Giza Necropolis. Volume I. Cambridge, Harvard University Press. 1942. Paĝo 10.
- ↑ Riddle of the Sphinx
BibliografioRedakti
- Abdel Moneim Abu Bakr: Excavations at Giza 1949–50. The University of Alexandria, Faculty of Arts, Kairo 1953 (PDF; 44,7 MB). PDF; 44,7 MB
- Silvio Curto: Gli scavi italiani a el-Ghiza (1903). Centro per le Ántichità e la storia dell'arte del Vicino Oriente, Rom 1963 (PDF; 27 MB). PDF; 27 MB
- Clarence S. Fisher: The Minor Cemetery at Giza. The Eckley B. Coxe Jr. Foundation. New Series, Volume I. University Museum, Philadelphia 1924 (PDF; 39 MB). PDF; 39 MB
- Selim Hassan: Excavations at Giza. 10 Bde, Oxford/ Kairo 1932–1960 (Band 1: PDF; 69,2 MB, Band 2: PDF; 83,7 MB, Band 3: PDF; 68,1 MB, Band 4: PDF; 73,4 MB, Band 5: PDF; 122 MB, Band 6/1: PDF; 30,6 MB, Band 6/2, Text: PDF; 28,6 MB, Band 6/2, Tafeln: PDF; 9,7 MB, Band 6/3: PDF; 73,1 MB, Band 7: PDF; 90,9 MB, Band 8: PDF; 81,6 MB, Band 9: PDF; 57 MB, Band 10: PDF; 22,6 MB).
- Peter Jánosi: Giza in der 4. Dynastie. Die Baugeschichte und Belegung einer Nekropole des Alten Reiches. Band I: Die Mastabas der Kernfriedhöfe und die Felsgräber. Verlag der Österreichischen Akademie der Wissenschaften, Wien 2005, ISBN 3-7001-3244-1, (PDF; 8,9 MB).(PDF; 8,9 MB
- Hermann Junker: Giza. 12 Bde, Wien 1929–1955 Band 1: PDF; 26,1 MB, Band 2: PDF; 42,5 MB, Band 3: PDF; 36,2 MB, Band 4: PDF; 16,5 MB, Band 5: PDF; 25,8 MB, Band 6: PDF; 47,7 MB, Band 7: PDF; 90,8 MB, Band 8: PDF; 76,2 MB, Band 9: PDF; 25,9 MB, Band 10: PDF; 20,7 MB, Band 11: PDF; 28,7 MB, Band 12: PDF; 24,8 MB.
- Karl Richard Lepsius: Denkmaeler aus Aegypten und Aethiopien. 12 Tafel-Bände, 5 Textbände, Nicolaische Buchhandlung, Berlin 1849–1859 reta versio.
- Erster Textband: Unteraegypten und Memphis. (PDF; 19 MB, nur Gizeh).
- Erste Abteilung: Topographie und Architektur. Band I. (PDF; 19 MB, nur Gizeh).
- Zweite Abteilung: Denkmaeler des Alten Reichs. Band III. (PDF; 16,4 MB, nur Gizeh).
- Zweite Abteilung: Denkmaeler des Alten Reichs. Band IV. (PDF; 6 MB, nur Gizeh).
- Ergänzungsband. (PDF; 10,4 MB, nur Gizeh).
- W.M. Flinders Petrie: Gizeh and Rifeh. School of Archaeology in Egypt and Bernard Quaritch, London 1907 (PDF; 40 MB).
- Berta Porter, Rosalind L. B. Moss: Topographical Bibliography of Ancient Egyptian Hieroglyphic Texts, Reliefs and Paintings. III. Memphis. 2. Auflage. Oxford University Press, Oxford 1974 (PDF 30,5 MB).
- George Andrew Reisner: A History of the Giza Necropolis. Volume I. Harvard University Press, Harvard 1942 (PDF; 249,8 MB).
- Georg Steindorff, Uvo Hölscher: Die Mastabas westlich der Cheopspyramide. (hg. v. Alfred Grimm), (Münchner Ägyptologische Untersuchungen 2). Frankfurt am Main/ Bern/ New York/ Paris 1991.
Eksteraj ligilojRedakti
- Satelita bildo ĉe Wikimapia
- Pyramids in Giza Bildoj de la Gizaj Piramidoj publikigitaj sub Creative Commons License
- 3D virtual tour explaining Houdin's theory (necesas serĉilo)
- Giza Necropolis 3D Photosynth of Giza Necropolis (postulas Silverlight)
- Gizapyramids.org