La serpentkukumo estas frukto, kiu estas manĝata krude kiel salato. La planto estas speciala kultivargrupo de la ordinara kukumo Cucumis sativus, kiu estas kultivita jam pli ol 3000 jaroj. Kompare al la ordinara kukumo la serpentkukumo estas multe pli longa kaj granda. la hodiaŭ kultivitaj serpentkukumoj nur havas inan floron. Por la kresko de la frukto ne necesas polonigadon kaj fekundadon. La flavaj kaj blankaj kukumoj ja havas virajn kaj inajn florojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
serpentkukumo

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: Kukumiso Cucumis
Specio: C. sativus
Cucumis sativus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
nanaj kukomo de la kultivaro 'Melita'
kultivaro 'Gele Tros'
vira floro de 'Gele Tros'
laŭlonga skco de matura serpentkukumo
foliumita serpentfolio
atakita ruĝa akario Tetranychus urticae
Falsa melduo
vera melduo

La genaro de la kukuma planto estas dokumentita kaj ampleksas 25.000 genoj.

Kultivado redakti

La planto estas grimpoplanto kun ĉiroj, sed ĝi povas kreski ankaŭ horizontale kaj povas esti kultivata surgrunde. Ofte la plantoj estas kultivataj en plantdomoj. Tie la plantoj povas grimpi ĉe ŝnuroj. Post la florado la fruktoj bezonas ĉirkaŭ 10 ĝis 14 tagoj por ricevi la rikoltpezon de 400 ĝis 450 gramoj. Dum la tuta jaro oni povas rikolti serpentkukumoj el vitrodomoj. Oni plantas kaj rikoltas tri kulturojn po jaro.

La frukto estas rikoltata kiam ĝi estas abkorau melhelverda. Maturaj fruktoj fariĝas flavverdaj kaj ne plu estas vendeblaj..

Utiligado redakti

La serpentkukumoj estas manĝatajen salatoj. Ili ankaŭ povas esti brezita kaj farĉita kun Viandhaketaĵo. La greka dzadziko enhavas kukumoj. Ĝi konsistas el dika greka aŭ bulgara jogurto, ajlo, salo kaj kukomoj.

Konservado redakti

La serpetkukumo povas esti plej bone foliumita ĉe temperaturo de 10 °C ĝis 13 °C.

Enhavosubstancoj redakti

La serpentkukumo enhavas antaŭ ĉio akvo kaj malmulte da nutraj elementoj. 100 gamoj de freŝa kaj nesenŝeligita frukto enhavas:

akvo 94 g
energia valoro 33 kJ / 8kcal
karbonhidratoj 2 gramoj
proteino 0,6 gramoj
vitamino B1 0,03 mg
vitamino B2 0,01 mg
vitamino C 10 mg
kalio 124 mg
kalcio 14 mg
fosforo 34 mg
fero 0,2 mg
fibroj 0,3 g

Vidu ankaŭ redakti