La Siĉuana garolo (Perisoreus internigrans), estas birdo membro de la familio de korvoj kaj garoloj nome Korvedoj kiu troviĝas nur en Ĉinio do estas endemismo ĉar estas limigita ene de la montaroj de orienta Tibeto, sudorienta Qinghai, suda Gansu kaj nordokcidenta Siĉuano. Ĝi estas unu el la tri membroj de la genro Perisoreus; la aliaj estas la Siberia garolo, P. infaustus, kiu troviĝas el Norvegio al orienta Rusio kaj montras ruĝecajn partojn en flugilo kaj vosto kaj la Griza garoloKanada garolo, Perisoreus canadensis, kiu estas pli hela kaj loĝas en Kanado, Alasko kaj nordokcidenta Usono. La tri specioj stokas manĝaĵojn kaj loĝas la tutan jaron en konstantaj teritorioj en koniferaj arbaroj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siĉuana garolo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Perisoreus
Specio: P. internigrans
Perisoreus internigrans
(Thayer & Bangs, 1912)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas mezgranda birdo 30 cm longa. Ĝi estas monotone fulgogriza garolo kun flugiloj kaj vosto pli malhelaj ol la dorso kaj subaj partoj kaj ĉefe kapo multe pli malhela ol la korpo. La beko estas mallonga kaj fortika. Kvankam geografie ĝi estas pli proksima al la Muta garolo aŭ Siberia garolo, morfologie similas pli al amerika specio Griza garolo, ĉar ĝi ne havas ruĝecajn markojn kaj estas nur griza kiel la Griza garolo, sed ne tiom hela kaj ne havas blankon en vizaĝo, sed tute malhelgriza. La voĉo inkludas altatonajn notojn kiel kjip kjip kjip kjip ip ip ip ip kaj miaŭojn.

Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj. La specio estas minacata pro habitatperdo. Ŝajne ĝi preferas altajn altitudojn (3,000-4,270 m), sekajn arbarojn de konifero de matura piceo kaj arbaro miksita de abio kaj rododendro, ofte kun malmulte disvolvigita herbaro. Ĝi formas etajn arojn aŭtune kutime de 5 aŭ 6 birdoj, sed foje eĉ pli da 10, kaj manĝas senvertebrulojn kaj frukton.

Tiu palearktisa garolo estas konsiderata kiel Vundebla ĉar havas etan, malpliiĝantan kaj tre fragmentitan populacion (3,000-10,000) kiel konsekvenco de etenda senarbarigo (por ligno kaj koverto al agrikulturo kaj paŝtejoj, sed ankaŭ en la ebenaĵo Qinghai-Tibeta pro pli seka klimato) tra sia teritorio de 143,000 km². La vidaĵoj estis nur de malmultaj ekzempleroj kaj ĉe malmultaj lokoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti