Siblingen

Siblingen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 750 loĝantojn je la 9-a de februaro 2009.

Siblingen
Blazono de Siblingen
Randen-Turo de Siblingen
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 42′ 0″ N 8° 31′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.51667 °O / 47.70000; 8.51667 (mapo)Koordinatoj: 47° 42′ 0″ N 8° 31′ 0″ O / 47.70000 °N, 8.51667 °O / 47.70000; 8.51667 (mapo)
Nombro de enloĝantoj 750
Areo 9,42 km²
Alteco 508 m super marnivelo
Poŝtkodo 8225
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Siblingen
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Siblingen situas en la regiono Klettgau ĉe la piedo de la montoĉeno Randen. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 900 m s.m. la plej malalta punkto je 475 m. Kiel en la tuta regiono de Klettgau ankaŭ en Siblingen la tradicia ekonomio estas la vinkultivado.

Najbaraj komunumojRedakti

Siblingen limas en nordo al la komunumo Schleitheim, en nordoriento al Hemmental, en oriento al Beringen, en sudoriennto al Löhningen, en sudo al Neunkirch kaj en okcidento kaj nordokcidento al Gächlingen.

TrafikoRedakti

Tra Siblingen pasas la ĉefstrato n-ro 14 de Ŝafhaŭzo al Friburgo en Germanio. La komunumo estas konektita al la publika trafikreto per linibusoj, kiuj cirkulas inter Schleitheim kaj Ŝafhaŭzo en duonhora kadenco.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio de Siblingen datiĝas el la jaro 870. Homoj tamen jam setlis en Siblingen en la bronzepoko kiel diversaj arkeologiaj trovoj de argilsplitoj kaj laboriloj pruvas. Sur la monteto Schlossbuck staris en romia epoko kastelo, kiun la alemanoj detruis en la 5-a aŭ 6-a jarcento.

Eksteraj ligilojRedakti