Randen estas montaro en Kantono Ŝafhaŭzo en la nordo de Svislando kaj en Baden-Virtembergo en la sudo de Germanio.

Randen
Zelgli en vintro kun rigardo al la Alpoj
Zelgli en vintro kun rigardo al la Alpoj
montara sistemo
La plej alta punkto Hoher Randen en Blumberg (930,2 m)
Longeco 30 km
Areo 400 km²
Supra tutaĵo Ĵuraso-Ŝvaba Albo
Najbaraj tutaĵoj Ĵuraso
Ŝvaba Albo
Kontinento Eŭropo
Situo  Germanio
  Svislando
Geografia situo, (CH) 47° 47′ N, 8° 33′ O; 683764 / 293530 (mapo)47.7869444444448.5563888888889Koordinatoj: 47° 47′ N, 8° 33′ O; CH1903: 683764 / 293530 (mapo) f1
Map
Randen
Akvejo Rejno
Danubo
vdr

Geografio redakti

Randen situas inter la Rejno kaj la fontregiono de Danubo. Ĝia plej alta punkto estas la monto Hoher Randen en Blumberg en Baden-Virtembergo. Ĝia plej alta punkto en Svislando estas la Monto Hagen en Merishausen. En pli vasta kunteksto la montaro de Randen apartenas kune kun la Svaba Albo al la ĵurasaj montarĉenoj.

Geologio redakti

Randen konsistas el ĵurasia tavolkalko el tiel nomita malmio-kalko. Karakteriza por Randen estas diversduraj tavoloj de ĉi-tiu kalko. Dum la duraj tavoloj estas plej parte deklivaj kaj kovritaj per arbaro la pli molaj tavoloj formas ebenajn terasojn, kiuj taŭgas por agrikulturo.

Geologia historio redakti

Antaŭ 190 milionoj da jaroj la regiono de la hodiaŭa Randen formis la fundon de la Jurasa Maro. La montaro estiĝis kiel sekundara faldiĝo reage al la estiĝo de la Alpoj pro la kolizio de la eurazia kaj afrika kontinetaj platoj.

Klimato redakti

Randen situas en la pluvombro de Nigra Arbaro en nordo kaj de la Alpoj en sudo. Tial ĝi estas unu el la plej sekaj regionoj de Svislando kaj suda Germanio.

Homa historio redakti

Jam en la junŝtonepoko en la regiono de Randen ekzistis homaj setlejoj. Arkeologiaj trovaĵoj en Gächlingen montris, ke en Randen fakte ekzistis la unuaj agrikulturaj setlejoj en Svislando. Dum la romia epoko la regiono de Randen formis parton de la romia limfortikaĵo Limeso. Inter la 4-a kaj 7-a jarcento la alemanoj invadis la regionon. En mezepoko iom post iom la plej granda parto de la regiono venis sub la regado de la kreskanta urboŝtato Ŝafhaŭzo.

Turismo redakti

 
Randenturo de Siblingen

Randen estas ŝatata regiono por migrado. En diversaj lokoj troviĝas belvidturoj, kiuj ofertas dum bela vetero vastan panoramon al la Alpoj en sudo kaj Nigra Arbaro en nordo.

Eksteraj ligiloj redakti