Sidonio Pintado Arroyo

Sidonio PINTADO ARROYO (Villanubla, Valladolid, 24-an de januaro 1886 - Tarragona, 30-an de majo 1939) estis instruisto kaj esperantisto. 20-jara li fariĝis instruisto. En 1911 li ricevis stipendion por vojaĝi al Francio, Belgio kaj Svislando por studi iliajn eduksistemojn. Tradukis en la hispanan verkojn de pedagogoj kiel Ovide Decroly kaj Gerard Boon kaj publikigis diversajn pedagogiajn artikolojn. Tuj post la starigo de la Hispana Respubliko (1931), li fariĝis konsilanto de la Publika Instruado en la sekcio pri Elementa Lernejo. Kiel fakulo pri lernoteknikoj por handikapuloj, ni fariĝis ankaŭ komisaro de la Nacia Lernejo de Surdmutuloj kaj Blinduloj de Madrido. En 1933 li fariĝis prezidanto de la madrida sekcio de la Hispana Federacio de Laboristoj de la Instruado, ligita al la socialisma sindikato UGT. Li membris en la partio Izquierda Republicana, sed neniam havis postenon en ĝi.

Sidonio Pintado Arroyo
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1886 (1886-01-24)
en Villanubla
Morto 30-an de majo 1939 (1939-05-30) (53-jaraĝa)
en Muntanya de l'Oliva, Taragono
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infano Pablo Pintado
Okupo
Okupo esperantisto • lerneja majstro
vdr

En 1937, fuĝinte de madrida fronto dum la hispana enlanda milito, li rifuĝis en Cambrils (Tarragona). Fine de la milito, li estis pafmortigita en Tarragona de la venkinta armeo.

En 1935 kaj 1936 li estis prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio.

Fontoj redakti

Plia ekstera ligilo redakti