Sieber (rivero)

(Alidirektita el Sieber)

Sieber estas nomo de rivero en la montaro Harco, en la centro de Germanio. La rivera vojo apartenas al la distrikto Osterode de la federacia lando Malsupra Saksio. La rivereto fontas en alteco de 760 metroj ĉe la montomasivo Bruchberg. La rivero fluas tra Herzberg. En Hattorf ĝi fluas en la lokan riveron Oder (kiu ne samas al la pli granda aliregiona rivero Odro). En la valo de Sieber situas samnoma vilaĝo.

Sieber (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 35 km
Fluo
Enfluejo Oder
Geografio
Landoj Germanio
Regionoj Herzberg am Harz
Map
vdr
la rivereto inter la loĝlokoj Sieber kaj Herzberg