Silbermann-Sorge-temperado

La Silbermann-Sorge-temperado estas meztona agordo. Ĝi nomiĝas laŭ la orgenkonstruisto Gottfried Silbermann (1683-1753) kaj la muzikteoriisto Georg Andreas Sorge (1703-1778). Ĝi plimalgrandigas 11 kvintojn je sesono de la pitagora komo (ĉ. 4 Cendoj). La kvinto G#-Eb estas pliampleksigita je kvin sesonoj (ĉ. 20 Cendoj).

Tono C C# D Eb E F F# G G# A Bb B C
cendovaloro 0 86 196 306 392 502 588 698 784 894 1004 1090 1200

Atente pri tio, ke pura kvinto egalas 702 Cendojn, tio signifas en la vicordo de la kvintocirklo:

kvintintervalo c0 - g0 g0 - d1 d1 - a1 a1 - e2 e2 - b2 b2 - f#3 f#3 - c#4 c#4 - g#4 g#4 - eb5 eb5 - bb5 bb5 - f6 f6 - c7
Cendodistanco 698 698 698 698 698 698 698 698 722 698 698 698

Laŭ ĉi tiuj proporcioj oni agordis la orgenon el la metiejo Gottfried Silbermann en Tiefenau (inaŭgurita ĉirkaŭ 1728), kun minimumaj diferencoj ankaŭ tiun en Helbigsdorf, inaŭgurita same en 1728, (Eb: 305.5 Cendojn, G#: 784.5 Cendojn, B: 1090.5 Cendojn) kaj tiu de la kastelkapelo Burgk (Eb: 302 Cendojn, F: 500 Cendojn, Bb: 1000 Cendojn), inaŭgurita en 1743.

Literaturo redakti

  • Frank-Harald Gress: Die Orgeln Gottfried Silbermanns. (Dresden: Michel Sandstein Verl. 2000). ISBN 3-930382-34-2
  • Wilhelm Dupont: Geschichte der musikalischen Temperatur. (Orgelbau-Fachverlag Rensch, Lauffen/Neckar, Nachdruck 1986 (Erstdruck 1935)). ISBN 3-921848-14-8