Silua tunelo

antikva tunelo en Jerusalemo

La Silua TuneloSiloam Tunelo (en hebrea נִקְבַּת הַשִּׁלֹחַ, Nikbat HaShiloah), konata ankaŭ kiel Ĥizkija-tunelo, estas akvokanalo kiu estis elfosita sub la Urbo de Davido, nome en la nuna araba kvartalo Siluan en orienta Jerusalemo, en antikvaj epokoj. Ties populara nomo Ĥizkija-tunelo rilatas al la plej komuna hipotezo, ke ĝi estis konstruita dum la regado de Ĥizkija de la Reĝlando de Judujo (fino de 8-a kaj komenco de 7-a jarcento a.K.) kaj korespondas al la "akvovorkoj" menciitaj en 2:Reĝoj:20:20 Arkivigite je 2020-10-27 per la retarkivo Wayback Machine en la Hebrea Biblio.[1] Laŭ la Biblio, la reĝo Ĥizkija preparis Jerusalemon por eviti sieĝon fare de asiria soldataro. Sed Jerusalemo supervivis la sieĝadon (diference de nordizraela Samario, kiu estis en 722 a. K. konkerita), krom alia danke al la Silua tunelo, kiu alkondukis akvon el fonto Giĥon troviĝanta ekster la urbo, en rezervujon Siloe interne de la remparoj.[2]

Skizo de 1884 de la tunelo, fare de Charles Warren kaj Claude Reignier Conder, montranta la tunelon same kiel la Puton de Warren, la rezervujon Siloe kaj la Fonton de la Virgulino.
la antikva tunelo de Jerusalemo, tradicie nomata Ĥizkija-tunelo, en 2010

Subteno por la datigo en la periodo de Ĥizkija derivas ne nur el la Biblia teksto kiu priskribas la konstruadon de tunelo[1] sed ankaŭ al datigo per radikarbono de organika materialo trovita en la origina gipsoŝirmaĵo.[3] Tamen, tiuj datoj estis pridubitaj en 2011 pere de novaj elfosaĵoj kiuj sugestis pli fruan originon fine de la 9-a aŭ komence de la 8-a jarcento a.K.[4][5]

La tunelo kondukas el la fonto Gihon al la Rezervujo Siloe.[6][7][8]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Robb Andrew Young. (2012) Hezekiah in History and Tradition. Koninlijke Brill, p. 35, 48–50.
  2. Miloš Bič. Stopami dávných věků. Mezi Nilem a Tigridem. 1. vyd. Praha: Vyšehrad, 1979. p. 100n.
  3. (2006) “Tunnel engineering in the Iron Age: Geoarchaeology of the Siloam Tunnel, Jerusalem”, Journal of Archaeological Science 33 (2), p. 227–237. doi:10.1016/j.jas.2005.07.018. 
  4. Ronny Reich kaj Eli Shukron (2011). "The date of the Siloam Tunnel reconsidered". Tel Aviv. 38: 147–157.
  5. Alon De Groot and Fadida Atalya (2011). "The Pottery Assemblage from the Rock-Cut Pool near the Gihon Spring". Tel Aviv. 38: 158–166.
  6. Image of exit
  7. Holy Land Photos
  8. Image

Koordinatoj: 31° 46′ 20″ Nordo 35° 14′ 08″ Oriento / 31.772358 °N, 35.235673 °O / 31.772358; 35.235673 (mapo)