Silvio Antoniano (31-a de decembro 154016-a de aŭgusto 1603 en Romo) estis itala rom-katolika kardinalo kaj verkisto pri edukado.

Silvio Antoniano
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1540 (1540-12-31)
en Romo
Morto 16-an de aŭgusto 1603 (1603-08-16) (62-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj latina
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • renesanca humanisto • pedagogo
vdr

Vivo kaj verko redakti

Antoniano naskiĝis la 31-an de decembro 1540 en la paroĥo S. Lucia alle Bottegheoscure en Romo, el malriĉa familio. Lia patro Matteo Antoniano estis vendisto de lanoj kaj vestaĵoj; lia patrino nomiĝis Pace Colella.

Jam kiel junulo li forte inklinis al poezio kaj muziko. Li perfekte ludis la liron. Kardinalo Otto Truchsess von Waldburg ekkonis lian talenton kaj protektis lin.

Antoniano studis en la universitato de Ferrara, kie li promociiĝis en 1556 doktoro de la juroj kaj fariĝis profesoro pri klasika literaturo. Kun kardinalo Ippolito la 2-a d' Este li estis en Venecio.

En 1563 papo Pio la 4-a vokis lin al la universitato Sapienza (= saĝeco) en Romo sur la katedron pri belaj artoj. En tiu ĉi pozicio li ĝuis la amikecon de diversaj ekleziaj eminentuloj, interalie de Sankta Karlo Boromeo.

Li tamen en 1566 rezignis pri ĉi katedro kaj ekstudis teologion sub la gvido de Sankta Filipo Neri, kaj ordiniĝis pastro la 12-an de junio 1568.

Sub la papoj Siksto la 5-a, Gregorio la 14-a kaj Klemento la 8-a li laboris kiel sekretario en diversaj papaj kongregacioj kaj oficejoj.

Papo Klemento la 8-a nomumis lin kardinalo la 3-an de marto 1599.

Antoniano mortis la 16-an de aŭgusto 1603 en Romo. Lia tombo estas en la kapelo Natività en la preĝejo de "S. Maria in Vallicella."

Verkoj redakti

Dum la tuta lasta parto de la 16-a jarcento humanismo multe progresis en Italio per kapoj kiel Sadolet, Piccolomini kaj Valiero. En la sama entuziasmo Antoniano dediĉis sin al studoj pri edukaj problemoj. Instigite de Karlo Boromeo li skribis sian ĉefan tri-voluman verkon pri la kristana edukado de infanoj (Tre libri dell' educazione cristiana de' figliuoli, Verona, 1583).

Tiu ĉi lia ĉefverko spertis kelkajn eldonojn en Italio kaj estas tradukita en la francan fare de Guignard (Troyes, 1856; Paris, 1873) kaj en la germanan de Kunz (Freiburg 1888). Ĝiaj ĉefaj trajtoj estas enrigardo en la animojn de la infanoj, simpatio kun iliaj danĝeroj kaj bezonoj, kaj instigoj por morala exzercado. Estas donitaj ankaŭ valoraj sugestoj pri korpa kulturo, pri la edukado de ĉiuj klasoj de la popolo, kaj pri la preparado de la instruistoj por ilia profesio.

La aliaj verkoj de Antoniano – multaj el ili ne publikigiĝis – havas literaturajn, historiajn kaj liturgiajn temojn.

Antoniano estis ankaŭ kunkompilanto de la Roma Kateĥismo kaj estis membro de la komisiono, kiu laŭ la ordono de Klemento la 8-a reviziis la brevieron. El tiu ĉi lasta tasko konserviĝis ĝis hodiaŭ la brevier-himno Fortem virili pectore[rompita ligilo] por la vespera laŭdo de unu virino (esperante: Albrecht Kronenberger 2008).

Eksteraj ligiloj redakti

[1] [2]