Sinagogo de Vác
La sinagogo de Vác estas renovigita historia monumento de la urbo.
Sinagogo de Vác | |||
---|---|---|---|
| |||
sinagogo (1864–1944) ![]() | |||
Lando | Hungario ![]() | ||
Situo | Vác | ||
Situo | |||
Geografia situo | 47° 46′ 50″ N, 19° 7′ 43″ O (mapo)47.78061919.128659Koordinatoj: 47° 46′ 50″ N, 19° 7′ 43″ O (mapo) | ||
| |||
Historio
redaktiLa judoj konstruis sinagogon en 1864 laŭ planoj de itala konstruisto Alois Cacciari. Dum la 2-a mondmilito la urbaj judoj grandparte pereis, sed la sinagogo restis netuŝita. La konstruaĵo iĝis urba posedaĵo, ne plu estis uzata, tial ĝi paŝo post paŝo kadukiĝis. Estis tempo, kiam senhejmuloj loĝadis tie. En la 1990-aj jaroj la judeco reaĉetis la konstruaĵon kaj ili komencis renovigi ĝin en 2003. La sinagogo denove ekfunkciis en 2008.
Oni aranĝas en la sinagogo kaj porokazajn mesojn kaj ekspoziciojn, prelegojn.
Konstruaĵo
redaktiLa konstruaĵo situas sola en korto. La renovigo gardis la originan romantikismon. La freskoj nur en la futuro renoviĝos. En la ĉambrego 16 lustroj donas la lumojn, ili estas kopiaĵoj laŭ fotoj.