La Sinagogo de Abony estas historia monumento de la urbo, tamen nuntempe nur ruinoj.

Sinagogo de Abony
sinagogo
Lando Hungario vd
Situo
Geografia situo 47° 11′ 16″ N, 20° 0′ 30″ O (mapo)47.18783520.008464Koordinatoj: 47° 11′ 16″ N, 20° 0′ 30″ O (mapo)
Sinagogo de Abony (Pest)
Sinagogo de Abony (Pest)
DEC
Sinagogo de Abony
Sinagogo de Abony
Situo de Sinagogo de Abony
Map
Sinagogo de Abony
vdr

Historio redakti

La judoj konstruis sinagogon, apude loĝejon por la rabeno kaj lernejon en 1825 en Abony. La pentrado okazis inter 1873–1875, samtempe la sinagogo estis renovigita kaj trakonstruita. Dum la 2-a mondmilito la judeco grandparte pereis, poste la sinagogo ne plu estis uzata. La loka kolĥozo (baldaŭ agrikultura kooperativo profitis ĝin por grenejo. Tiutempe eĉ la galerio estis malkonstruita por havi pli grandan lokon. Depost la socialismo la grenejo estis superflua, sed eĉ senpage neniu aĉetis ĝin. En 2007 fondaĵo tamen akiris ĝin, post jaroj almenaŭ la tegmento estis riparita.

Konstruaĵo redakti

La klasikisma konstruaĵo situas sola en korto. En mezo de la fasado 4 kolonoj reliefas. La kolonoj tenas grandan timpanon. Malantaŭ la kolonoj estas 3 pordoj, la meza por la viroj, la maldekstra por virinoj al la ŝtuparejo, la dekstra por la preĝoĉambro. Interne restis nenio, kelkloke la pentritaj muropartoj estas videblaj. La sakraĵoj kaj la ornamaĵoj plene malaperis.

 
Sinagogo de Abony

Interesaĵo redakti

Estas tutlande konata kanto "Sej, Nagy-Abonyban csak két torony látszik" (Hej, en Abony nur du turoj estas videblaj). Tiam estis 3 preĝejoj en Abony: la katolika (kies turo estis pli alta), la kalvinana, fine la sinagogo, kiu ne havis turon.

Fontoj redakti