Jimmie Higgins
(Alidirektita el Sinclair Upton-romano: Jimmie Higgins)
Jimmie Higgins estas anglalingva romano de Upton Sinclair, tradukita de Karl Fröding kaj eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) el Parizo, en la jaro 1934. Ĝi ampleksas 372 paĝojn.
Jimmie Higgins | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Upton Sinclair | |
Eldonjaro | 1934 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | SAT | |
Paĝoj | 372 | |
Komento
redakti„Longa, klasbatala romano, kies komenco iom tedas pro tro seka politikaĵo, sed kies ĉiu ĉapitro pli kaj pli absorbas. . . Temas pri la poioma kontraŭvola evoluo de malpatriota usona laboristo al fervora frontsoldato, kiu tamen ene ĉiam retenas siajn idealojn. Ĝi donas instruan bildon pri la tiamaj konfliktoj en Usono inter militistoj kaj pacifistoj.“ (The British Esperantist, sept. 1934.)