Sisophon
Sisophon (kmere សិរីសោភ័ណ) estas provinca ĉefurbo de Banteajo Meanĉejo en nordokcidenta parto de Kamboĝo. La administra nomo estas Serei Sophon.
Sisophon | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 35′ N, 102° 59′ O (mapo)13.583333333333102.98333333333Koordinatoj: 13° 35′ N, 102° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 15 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Bazaj informojRedakti
- Areo: km²
- Supermara alteco: 15 m
- Loĝantaro: 190,349 en 2012
- Horzono: UTC +7
- Telefonkodo: 855 (054)
- 13° 35′ 00″ N 102° 59′ 00″ O / 13.58333 °N, 102.98333 °O (mapo)
GeografioRedakti
Sisophon situas sur ebenaĵo inter montetoj, kiuj donas okulfrapan aspekton. La montetoj estas sendependaj sistemoj kaj ili staras en mezo de la ebenaĵo. Battambang troviĝas 59, Pnom-Peno 309. Kratie 351 kilometrojn.
HistorioRedakti
Sisophon longe apartenis al Tajlando, poste al franca Hindoĉinio. Escepto okazis inter 1941 kaj 1946, tiam ĝi revenis al Tajlando kun forta helpo de Japanio. Fine la urbego estas parto de la sendependa Kamboĝo.
EkonomioRedakti
Sisophon apartenas al la malriĉaj urboj de la lando. Mankas kompleta infrastrukturo. La urbego estas trairpunkto de turistoj irantaj de Bankoko al Angkor.
KlimatoRedakti
Sisophon situas en la tropika klimato kun influo de musono. La averaĝa temperaturo estas 26.7 °C.
TrafikoRedakti
Sisophon havas 2 naciajn ŝoseon kaj stacidomon.
VidindaĵojRedakti
Proksimume kvardek minutojn de Sisophon troviĝas templo-ruino.