Skřečoň

Skřečoň (germane Skretschon, pole Skrzeczoń) estas parto de urbo Bohumín situanta en distrikto Karviná en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie proksimume 2500 loĝantoj.

Skřečoň
pole: Skrzeczoń, germane: Skretschon
urba parto
2014 Bogumin, Skrzeczoń, Kościół Matki Boskiej Bolesnej 03.jpg
Preĝejo de Mater Dolorosa
Oficiala nomo: Skřečoň
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Bohumín
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Montaro Ostrava baseno
Domoj 788 (2011)
Rivero Olše
Situo Skřečoň
 - alteco 202 m s. m.
 - koordinatoj 49° 54′ 17″ N 18° 22′ 55″ O / 49.90472 °N, 18.38194 °O / 49.90472; 18.38194 (mapo)
Katastro 4,16 km² (416 ha) Skřečoň
Loĝantaro 2 527 (2011)
Denseco 607,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 735 31
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Skřečoň
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

HistorioRedakti

La unua skribmencio pri Skřečoň troviĝas en listo de dekonaĵo de vroclava episkopujo (lat. Liber fundationis episcopatus Vratislaviensis) el la jaro 1305 (la unua menciio pri ties domaro Červiň nur en la jaro 1447, domaro Nová Ves poste estiĝis en la jaro 1749). En la jaro 1675 okazis geedziĝo de posedantino de germanlutyna senjorujo, kies Skřečoň estis konsisto, Alžběta Maxmiliana Helena el Drahotuše kun ano de irlanda nobela familio lordo František Taaffe el Carlingford, al kiu la germanlutyna senjorujo post la morto de Alžběta Maxmiliana Helena en la jaro 1700 falis. En la jaro 1792 grafo Rudolf Taaffe vendis sian posedaĵon en Silezio, do ankaŭ Skřečoň, al grafo Jan Larisch-Mönnich.

La unuan lernejon en Skřečoň establis en la jaro 1850 paroĥejo Germana Lutyně, de komence oni instruis ĉeĥe, pli poste pole. Skřečoň fariĝis memstara municipo al la jaro 1864.

Surbaze de Munkena diktaĵo parto de Teŝinio inkluzive de Skřečoň falis al Pollando, sed en la jaro 1939 post atako kontraŭ Pollando fare de Germanio Skřečoň fariĝis konsisto de Germana imperio kaj ĝi estis almembrigita al provinco Silezio, poste al Supra Silezio (Ostoberschlesien). Post liberigo fare de Ruĝa Armeo en la jaro 1945 Skřečoň fariĝis denove konsisto de Ĉeĥoslovakio, sed dum liberigaj bataloj estis neniigita korto Červiň. En la jaro 1947 ĉi tie estiĝis PZKO. Sekvis alligo al Bohumín en la jaro 1949. En la jaro 1954 la vilaĝo denove memstariĝis, sed en la jaro 1974 ĝi estis definitive alligita al Bohumín.

TopografioRedakti

Akvaj fluantojRedakti

Parton de limo de la katastro de Skřečoň kreas en domaro Červiň rivero Olše, kiu samtempe en tiu ĉi sektoro kreas ankaŭ ŝtatlimon inter Ĉeĥio kaj Pollando.

DomarojRedakti

Kun Skřečoň estas kunigitaj du domaroj:

  • Červiň – Unuafoje menciata al la jaro 1447, ĝi ricevis la nomon verŝajne de malgranda rojo, kiu trafluas tar ĝi kaj havas ruĝsimilan koloron pro kaŭzo de alta enhavo de fero, kiu oksidumas kaj donas al la akvo la karakterizan koloron. La domaro senhomiĝis kaj en la 19-a jarcento estis en la loko jam sole malgranda korto kaj akva muelejo. Tiuj ĉi konstruaĵoj estis neniigitaj en la jaro 1945 dum la liberigaj bataloj kaj ili ne estis jam renovigitaj. Post la dua mondmilito estis proksime de ruinoj konstruita stacio de akvo el Olše por ferfabriko en Bohumín. Por ke estu sekurigita flueco de liveroj de akvo, estas ĉe la ĉerpeja stacio ankaŭ domoj kun loĝejoj por priservo de la ekipaĵo.
  • Nová Ves – Laŭ parola tradicio la domaro estis fondita en la jaro 1749 fare de edzino de lordo Niklas Taaffe (proksimume 1685–1769), grafo el Karlingfort, kiel surprizo por li. Tiu ĉi laŭdevene irlandano estis tiam proprumanto de germanlutyna senjorujo, kies konsisto Skřečoň estis kaj laŭ lia omaĝo ĝi estis nomita kiel Niklasdorf. Pli poste la nomo estis ŝanĝita al Neudorf, el kio estiĝis per traduko Nová Ves.

PersonecojRedakti

Signifa naskiĝinto el Skřečoň estas Siegfried Trotnow (1941–2004), ginekologo specialiĝanta pri reprodukta medicino kaj kunfondinto de metodo de fekundigo in vitro (IVF) kaj "patro" de la unua tiel ĉi naskiĝinta infano en Germanio.[1]

Plua signifa naskiĝinto estas aktoro Patrik Děrgel (24.2.1989)

ReferencojRedakti

  1. 25 Jahre nach dem ersten deutschen Retortenbaby.