Skalka (Hazlov)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Skalka |
Skalka (germane Rommersreuth) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Hazlov, troviĝanta en distrikto Cheb. Proksime troviĝas randa parto de montetaro Smrčiny. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 25 loĝantoj.
Skalka | |
germane Rommersreuth | |
vilaĝo | |
Trabfaka domo en Skalka
| |
Oficiala nomo: Skalka | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Hazlov |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Smrčiny |
Situo | Skalka |
- alteco | 612 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 10′ 38″ N 12° 16′ 07″ O / 50.17722 °N, 12.26861 °O (mapo) |
Katastro | 4,49 km² (449 ha) Skalka u Hazlova |
Loĝantaro | 25 (2021) |
Denseco | 5,57 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1224 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 351 32 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Skalka (Hazlov) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Skalka situas en katastra teritorio Skalka u Hazlova kun areo 4,49 km².
Geografio
redaktiSkalka situas proksimume 2 kilometroj sudokcidente de Hazlova kaj 5 kilometroj sudoriente de Aš. Norde ĝi najbaras kun vilaĝo Výhledy, kaj proksimume 2 kilometroj sudokcidente troviĝas Lipná. Skalka troviĝas sur montopiedo de monto de Goethe, en supermara alteco 612 metroj. Proksime de la vilaĝo troviĝas protektataj kvarcaj formacioj nomataj Rokoj de Goethe.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1224. Antaŭ la dua mondmilito vivis en Skalka preskaŭ 300 loĝantoj. Post ellandigo de germana loĝantaro la regiono ne estis plen ĝisloĝigita kaj nombro de loĝantoj tre sinkis. Ekde la jaro 1970 Skalka denove apartenas sub municipo Hazlov.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 402 |
1880 | 419 |
1890 | 375 |
1900 | 374 |
1910 | 345 |
1921 | 280 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 295 |
1950 | 112 |
1961 | 80 |
1970 | 38 |
1980 | 34 |
1991 | 34 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 125 |
2011 | 128 |
2021 | 25 |
Pluaj fotoj
redakti-
Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito.
-
Dia torturo.
-
Ŝtono de Goethe.