Skalka u Doks (germane Kalken) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa proksimume 4 km sudokcidente de Lago de Mácha. Vivas ĉi tie 174 loĝantoj (2023).

Skalka u Doks
germane Kalken
municipo
Nová Skalka, domo n-ro 14
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Skalka u Doks
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Doksy
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Situo Skalka u Doks
 - alteco 335 m s. m.
 - koordinatoj 50° 33′ 49″ N 14° 37′ 11″ O / 50.56361 °N, 14.61972 °O / 50.56361; 14.61972 (mapo)
Katastro 5,04 km² (504 ha) Skalka u Doks
Loĝantaro 174 (2023)
Denseco 34,52 loĝ./km²
Fondo 13-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 472 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0511
NUTS 5 CZ0511 513890
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Skalka u Doks
Retpaĝo: www.ouskalka.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Doksy, Vrchovany, Chlum kaj Dubá.

Partoj de municipo redakti

La municipo konsistas el du bazaj setlejunuoj: La loĝigo koncentriĝas en vilaĝo Stará Skalka (Alt Kalken), de kiu iom pli ol 1½ km nordokcidente, sub monto de Šedina (473 m), situas domaro Nová Skalka (Neu Kalken), hodiaŭ pure refreŝigeja karaktero.

Historio redakti

Skalka, devene Kalek, estis kiel senjorujo Bezděz fondita verŝajne en la 13-a jarcento. Menciis pri ĝi en la jaro 1348Karolo la 4-a en dokumento por Ješek Kluk. En la jaro 1402 Skalka apartenis al Berkidoj kaj en la jaro 1417 al vidvino Alžběta z Klinštejna kaj post ŝia morto al la reĝo.

La 12-a de aprilo 1976 Skalka estis alligita al urbo Doksy. Denova memstariĝo okazis en la jaro 1991.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869399
1880364
1890297
1900286
1910271
1921268
JaroLoĝantoj
1930273
1950139
1961139
1970167
1980112
1991111
JaroLoĝantoj
2001128
2014159
2016166
2017169
2018165
2019161
JaroLoĝantoj
2020160
2021168
2022162
2023174

Interesaĵoj redakti

  • Koloneta dia torturo el la jaro 1839, apud kampa vojo proksimume 1 km okcidente de la municipo
  • Kapeleto de sankta Luigi el la jaro 1832, ĉe vojo sur herbejoj proksimume 200 m oriente de Nová Skalka
  • En la municipo troviĝas Centro de persona evoluo (Skalka 22)