„ La aŭtoro, kun granda kaj foje ne tute filozofia fervoro, unue atakas kaj reĵetas la fatalismon, kiun li tute erare identigas kun la Marksismo. . . Inter la polemikoj la aŭtoro iom neklare skizas la proprajn teoriojn pri la libera socio de estonteco, sen mono kaj sen ŝtato. La stilo estas malfacila. ”
„ Iom stranga kaj supraĵa verko. La aŭtoro, kun granda kaj foje ne tute filozofia fervoro, unue atakas kaj reĵetas la fatalismon, kiun li tute erare identigas kun la Marksismo. Kuraĝigite de sia venko, li ĵetas sin senkompate kontraŭ la sistemojn de W. James (kiun oni apenaŭ rekonas en “V. Ĝemz’’), Bergson, M. Stirner; malmolaj vortoj flugas de la batalema plumo de la Profesoro: sencerbigi sin ; animala menso ; senkapuloj ; deliro ; absurdaĉo, k.s.
Inter la polemikoj la aŭtoro iom neklare skizas la proprajn teoriojn pri la libera socio de la estonteco, sen mono kaj sen ŝtato.
La stilo estas malfacila, sed pri tio mi ne kulpigas la tradukinton. Tamen oni trovas kelkajn Lanti-aĵojn: jen li estas tre ŝparema. rilate al la uzo de la sufikso ec (noblo, simplo, estonto), jen li uzas ĝin senbezone (logikeca, racieca, internacieca); jen li uzas aliu, jen la Fundamentan formon (iu alia, aliulo). Li ankaŭ uzas la prefikson anti- (antiidealismo, anti-absivaktismo, antiracieca). ”