Regiono Skopjo
La regiono Skopjo (makedone: Skopski region, Скопски регион) estas unu el ok statistikaj regionoj en Norda Makedonio. En 2015 vivis 619 279 loĝantoj. La plej granda sidejo de la regiono estas la urbo Skopje, la ŝtata ĉefurbo.
Regiono Skopjo | ||
---|---|---|
Statistika regiono | ||
Blazono | ||
Lando | Norda Makedonio | |
- koordinatoj | 42° 0′ 0″ N, 21° 26′ 0″ O (mapo)4221.4333Koordinatoj: 42° 0′ 0″ N, 21° 26′ 0″ O (mapo) | |
Areo | 1 812 km² (181 200 ha) [+] | |
Loĝantaro | 607 007 [+] (2021) | |
Denseco | 334,99 loĝ./km² [+] [+] | |
![]() |
||
Regiono Skopjo | ||
![]() |
||
Loko, priskriboRedakti
La regiono situas en la norda parto de la lando kaj kovras areon de 1.812 km².
Najbaraj regionoj estas Nordorienta regiono, Orienta regiono, regiono Vardar, Sudokcidenta regiono kaj regiono Polog. En la nordo la regiono Skopjo limas kun Kosovo.
La regiono konsistas el 17 komunumoj. El tiuj 10 komunumoj formas la ĉefurbon Skopjo, aliaj municipoj estas en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj.
Nomo | Loĝantaro | Administra centro | Areo - km² |
---|---|---|---|
Aerodrom | 98 382 | urbo | 21,85 |
Butel | 36 154 | urbo | 60,79 |
Centar | 45 362 | urbo | 7,52 |
Gazi Baba | 72 617 | urbo | 110,86 |
Gorče Petrov | 41 634 | urbo | 66,93 |
Karpoš | 58 359 | urbo | 105 |
Kisela Voda | 57 236 | urbo | 34,24 |
Saraj | 35 408 | urbo | 229,06 |
Čair | 64 823 | urbo | 3,52 |
Šuto Orizari | 17 357 | urbo | 7,48 |
Aračinovo | 11 992 | Aračinovo | 31,3 |
Zelenikovo | 4 077 | Zelenikovo | 176,95 |
Ilinden | 15 894 | Ilinden | 97,02 |
Petrovec | 8 255 | Petrovec | 201,93 |
Sopište | 5 656 | Sopište | 222,1 |
Studeničani | 17 246 | Studeničani | 276,16 |
Čučer-Sandevo | 8 493 | Čučer-Sandevo | 240,78 |
La populacio montrita en la tabelo respondas proksimume al la situacio en 2002.
ReferencojRedakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Скопски регион en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: https://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php