La skopolio (latine Scopolia) estas genro de kvin specioj de Angiospermoj en la familio Solanacoj, indiĝenaj de Eŭropo kaj Azio. La genro estas nomata laŭ Giovanni Scopoli (1723-88), nome tirola naturalisto.

Scopoliae Rhizoma (radiko de Scopolia japonica)

Scopolia carniolica estas grimpema ĉiujara planto, kun helverdaj folioj kaj palflavaj al ruĝaj floroj. Ĝi estas foje kultivata kiel ornama planto. Ekstrakto de Scopolia (kiu enhavas formon de la alkaloido skopolamino) estas uzata en almenaŭ unu komerca stomaka kuracilo (Inosea, produktita de Sato Pharmaceutical). Tiu ekstrakto estas kontraŭ-spasma en malaltaj dozoj kaj povas esti uzata por malstreĉigi ebenajn muskolhistojn aŭ eviti movmalsanan induktitan naŭzon; en pli altaj dozoj ĝi estas venena narkotaĵo kiu havas halucinajn kaj memor-evitajn efikojn.

Literaturo redakti

  • Ben-Wyk, Erik; & Wink, Michael. (2004) Medicinal Plants of the World. Timber Press. ISBN 0-88192-602-7.
  • Huang, Kee Chang; & Williams, Walter. (1999) The pharmacology of Chinese herbs. CRC Press. ISBN 0-8493-1665-0.
  • D'Arcy, William G.. (1986) Solanaceae. Columbia University Press. ISBN 0-231-05780-6.