Skordiskoj

Skordiskoj (el la latina: Scordisci) estis kelta tribo en la regiono de la iama Jugoslavio. Unua mencio en antikva literaturo estis ĉe Strabono. Arkeologie keltaj influoj estas pruvitaj en la regiono ekde ĉ. 300 a.K..

Skordiskoj
tribo • historia etno
Keltoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Historio

redakti

La skordiskoj alvenis al Grekio dum la 3-a jarcento a.K. kaj post malvenko ĉe Delfo en 279 a.K. ili setlis oriente de Sirmio je la kunfluo de la Danubo kaj Sava. Ĉe Beogrado ili konstruis oppidum (fortikaĵon). Ili ludis gravan rolon en la loĝado de Transdanubio. Strabono distingis la najbarajn grandajn skordiskojn kaj la malgrandajn skordiskojn, kiu miksiĝis kun la tiea loĝantaro (iliroj kaj dakoj), kion konfirmas arkeologio.

En 141 a.K. romianoj gvidis malsukcesan militon kontraŭ skordiskoj. Ĉirkaŭ 12 a.K. ili ŝajne submetis sin sub romian kontrolon kaj ricevis interŝanĝe iom da aŭtonomio.

Bibliografio

redakti
  • Fanula Papazoglu: The Central Balkan tribes in Pre-Roman times: Triballi, Autaritae, Dardanians, Scordisci and Moesians. Amsterdamo, 1978.
  • Sladic, Miodrag: Keramika skordiska. Latenska keramika u jugoslovenskom Podunavlju. (Nebentitel: The pottery of the Scordisci. The La Téne pottery in the Yugoslav Danubian region) Beogrado, 1986.

Vidu ankaŭ

redakti