Skotnice
Skotnice (germane Köttnitz) estas municipo en Ĉeĥio, troviĝanta en distrikto Nový Jičín en Moraviasilezia regiono. Vivas ĉi tie 879 loĝantoj (2024).
Skotnice | |||
germane Köttnitz | |||
municipo | |||
Dia torturo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Skotnice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Nový Jičín | ||
Administra municipo | Příbor | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Subbeskida montetaro | ||
Situo | Skotnice | ||
- alteco | 278 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 39′ 27″ N 18° 08′ 02″ O / 49.65750 °N, 18.13389 °O (mapo) | ||
Katastro | 9,12 km² (912 ha) Skotnice | ||
Loĝantaro | 879 (2024) | ||
Denseco | 96,38 loĝ./km² | ||
Pordego | Moravia pordego | ||
Estiĝo | 1968 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 742 59 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0804 | ||
NUTS 5 | CZ0804 568716 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Skotnice | |||
Retpaĝo: www.skotnice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Trnávka, Kateřinice, Příbor, Sedlnice kaj Mošnov.
Historio
redaktiEn la nuntempa aspekto (kun paŭzo el la jaroj 1980–1990, kiam la municipo apartenis al Příbor), la municipo ekzistas ekde la jaro 1968, kiam okazis kuniĝo de municipoj Skotnice, Skorotín kaj Stíkovec.
La eksa municipo Skorotín
redaktiKonstruareo de tiu ĉi eksa municipo etendiĝas nordoriente kaj ĝis hodiaŭ ĝi kreas memstaran urbanistan formacion. La unua mencio pri Skorotín devenas el la jaro 1278.
La devena municipo Skotnice
redaktiKerno de la municipo etendiĝas sudokcidente, sude kaj okcidente de la konstruareo de Stíkovec, kun kiu ilia konstruareo urbanisme unuiĝas. La unua mencio pri vilaĝo Skotnice devenas el la jaro 1330.
Akva muelejo devenas el la dua duono de la 19-a jarcento. La unika estas konservita kaj trafikkapabla ekipaĵaro de la muelejo el la 1930-aj jaroj. La akva muelejo troviĝas meze de la municipo.
La eksa municipo Stíkovec
redaktiKonstruareo de tiu ĉi eksa municipo etendiĝas sur maldekstra bordo de rivero Lubina en centra moderna Skotnice kaj ĝi jam estas kunkreskiĝinta kun la plej nova konstruareo de la propra Skotnice. La unua mencio pri Stíkovec devenas el la 14-a jarcento. En la jaroj 1850-1870 ĝi estis domaro de Skorotín kaj poste ĝis la jaro 1968 memstara municipo. En Stikovec troviĝas municipa ofico de Skotnice kaj ankaŭ ĉi tiea poŝto.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 894 |
1880 | 901 |
1890 | 860 |
1900 | 926 |
1910 | 969 |
1921 | 901 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 023 |
1950 | 872 |
1961 | 839 |
1970 | 735 |
1980 | 699 |
1991 | 668 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 651 |
2011 | 697 |
2014 | 742 |
2016 | 788 |
2017 | 801 |
2018 | 813 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 827 |
2020 | 835 |
2021 | 826 |
2022 | 853 |
2023 | 912 |
2024 | 879 |
Memorindaĵoj
redakti- Kapelo de Johano Sarkander
- Dia torturo ĉe la muelejo
- Naturmemorindaĵo Sedlnicaj neĝboruloj