|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Slatina
|
Slatina (Slatjina) estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem, troviĝanta proksimume 3 km norde de Libochovice ĉe orienta piedo de la monteto Hazmburk. En la vilaĝo loĝas 275 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radovesice, Klapý, Úpohlavy, Libochovice, Chotěšov, Černiv kaj Sedlec.
La vilaĝo havas historie tre apartan bazplanon; mastrumkonstruaĵoj, precipe garbejoj estis dislokigitaj amasigitaj en rondo ĉirkaŭ la vilaĝo mem. Kaŭzo estis defendo de la vilaĝo. La vilaĝo situas proksime de ruino de burgo Hazmburk, kiu ja estis en mezepoko neniam konkerita, sed multfoje sieĝata. Tra la regiono ankaŭ pli poste sufiĉe ofte ruliĝis soldataroj.
Unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el jaro 1057.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 360 |
---|
1880 | 394 |
---|
1890 | 419 |
---|
1900 | 455 |
---|
1910 | 461 |
---|
1921 | 502 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 489 |
---|
1950 | 311 |
---|
1961 | 317 |
---|
1970 | 279 |
---|
1980 | 248 |
---|
1991 | 201 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 211 |
---|
2014 | 258 |
---|
2016 | 278 |
---|
2017 | 268 |
---|
2018 | 266 |
---|
2019 | 270 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 275 |
---|
2021 | 253 |
---|
2022 | 267 |
---|
2023 | 274 |
---|
2024 | 275 |
---|
- Preĝejo de Sankta Johano el Nepomuk