Smědá (germane: Wittig, pole: Witka) estas dekstraflanka alfluanto de Luzacia Niso en distrikto Liberec en Regiono Liberec en Ĉeĥio. Sur teritorio de Pollando ĝi trafluas tra Malsuprasilezia provinco. La suma longeco de la fluo faras 51,9 km. La areo de la akvejo mezuras 331 km².

Smědá
germane: Wittig, pole: Witka
rivero
Rivero Smědá antaŭ Frýdlant, en fono Frýdlanta bierfarejo
Landoj Ĉeĥio Ĉeĥio, Pollando Pollando
Regionoj Regiono Liberec Ĉeĥio, Malsuprasilezia provinco Pollando
Distrikto Distrikto Liberec
Montaro Jizera montaro, Fridlanta montetaro
Fontrivero
 - situo sub Černý vrch
 - alteco 847 m
 - koordinatoj 50° 50′ 06″ N 15° 17′ 25″ O / 50.83500 °N, 15.29028 °O / 50.83500; 15.29028 (mapo)
Enfluejo
 - situo en Luzacian Nison
 - koordinatoj 51° 03′ 31″ N 14° 57′ 53″ O / 51.05861 °N, 14.96472 °O / 51.05861; 14.96472 (mapo)
Longo 51,9 km (32 mi)
Akvokolektejo 331 km² (33 100 ha)
Trafluo Předlánce
 - mezproksima 4,10 /s
Hidrologia vico 2-04-10-001
Situo de fonto enkadre de Ĉeĥio
Situo de fonto enkadre de Ĉeĥio
Situo de fonto enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Smědá
Portalo pri Geografio
Map

Paso de la fluo redakti

Ĝi fontas sub monto Černý vrch kaj tiu ĉi ĝia fonta fluanto estas iam markita kiel Smědá kaj iam kiel Hnědá Smědá. Ĝi trafluas tra torfejo U Studánky kaj sub kabano sur Smědava ĝi akceptas de dekstre Černá Smědá fontanta en Předěl en regiono de torfejo Černá jezírka kaj je iom pli malsupre de maldekstre Bílá Smědá fontanta en torfejoj inter Smědavská hora kaj Jizera en Jizera montaro.

La devena soraba nomo de la rivero indikata jam en la jaro 1539 estis WietewVietev, montranta fakton, ke la rivero estas dekstraflanka alfluanto de Luzacia Niso.

Sur la ĉeĥa teritorio ĝi havas longecon 46 km kaj akvejo havas areon 238 km² kun mezproksima supermara alteco 573 m. Sur tiu ĉi akvejo falas pojare 1 180 mm precipitaĵoj, mezproksima forfluo estas 736 mm kaj ĝi do estas u u el la plej akvecaj akvejoj de Ĉeĥio. Dum sia fluo sur la ĉeĥa teritorio ĝi superas superiĝon 800 metroj. Sur la rivero situas naturrezervejo Meandroj de Smědá.

Sur la pola teritorio estis proksimume kilometro de la limo konstruita ampleksa akva rezervujo Witka (nomata ankaŭ Jezioro Niedów). Proksimume du kilometroj sub digo Smědá enfluiĝas en Luzacian Nison.

Urboj kaj municipoj redakti

Bílý Potok, Hejnice, Raspenava, Frýdlant, Spytków, Niedów, Ręczyn, Radomierzyce

Pli grandaj alfluantoj redakti

Historio redakti

La 4-an de julio 1958 okazis sub frýdlanta kastelo tragika akcidento, kiam en la disakvigitan riveron Smědá falis malsupren de sur la submuelita remparo lokomotivo de persona trajno. En sekvoj de la akcidento pereis kvar homoj.

Pluaj fotoj redakti

Ligiloj redakti

Rilataj artikoloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti