Smrčí (Záhoří)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Smrčí

Smrčí estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Záhoří en distrikto Semily. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km norde de Záhoří. Estas ĉi tie registritaj 65 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 182 loĝantoj. En Smrčí troviĝas sidejo de municipa ofico Záhoří.

Smrčí
vilaĝo
Kapeleto en Smrčí
Oficiala nomo: Smrčí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Administra municipo Záhoří
Historia regiono Bohemio
Montaro Karkonoŝa cismontaro
Domoj 65 2011
Situo Smrčí
 - alteco 450 m s. m.
 - koordinatoj 50° 37′ 21″ N 15° 16′ 02″ O / 50.62250 °N, 15.26722 °O / 50.62250; 15.26722 (mapo)
Katastro 3,63 km² (363 ha) Smrčí u Semil
Loĝantaro 182 (2021)
Denseco 50,14 loĝ./km²
Unua skribmencio 1543
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 513 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Smrčí (Záhoří)
Portalo pri Ĉeĥio

Smrčí situas en katastra teritorio Smrčí u Semil kun areo 3,63 km². En la katastra teritorio Smrčí u Semil situas ankaŭ Dlouhý.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1543.

En la jaro 1903 estis en Smrčí elfosita trezoro de arĝentaj moneroj el la jaroj 1573-1620 kaj renesanca arĝenta strio, enfosita tie dum la tridekjara milito. Ambaŭ estis transdonitaj en kolektaĵojn de Nacia muzeo en Prago[1].

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869200
1880213
1890229
1900210
1910216
1921231
JaroLoĝantoj
1930253
1950188
1961184
1970181
1980181
1991157
JaroLoĝantoj
2001182
2011179
2021182

Memorindaĵoj redakti

  • Kapeleto de sankta Familio el la unua duono de la 19-a jarcento
  • Grejsa kruco kun krucumita Kristo
  • Eksa sokol-domo
  • Eksa lernejo (hodiaŭ sidejo de MO Záhoří kaj Galerio de Miroslav Hracha, pentristo kaj skulptisto el Železný Brod)
  • Multnombraj loĝkonstruaĵoj kaj mastrumkonstruaĵoj de popola arkitekturo
  • Geologia interesaĵo estas funkcia minejo por bazanito kun apero de ksenolitoj. Mineralogie ĝi estas interesa pro apero de olivino.[2]

Referencoj redakti

  1. Památky archeologické a místopisné, 1904-1906, n-ro 5-6, p.397-398
  2. http://lokality.geology.cz/559