Socia kontrakto

(Alidirektita el Socia Kontrakto)

En morala kaj politika filozofio, la socia kontraktopolitika kontrakto estas teorio aŭ modelo, originanta dum la Klerismo, kiu tipe traktas la demandojn de la origino de socio kaj la legitimecon de la aŭtoritato de la ŝtato super la individuo.[1] Socia kontrakto tipe enhavas postulojn kiujn individuoj estis konsentintaj, ĉu eksplicite aŭ implice, por konservi kelkajn el siaj liberecoj kaj submetiĝi al la aŭtoritato de la reganto aŭ magistrato (aŭ al la decido de plimulto), en interŝanĝo por protekto de siaj ceteraj rajtoj. La demando de la rilato inter naturaj kaj laŭleĝaj rajtoj, tial, estas ofte aspekto de socikontrakta teorio. Du contrat social ou Principes du droit politique ankaŭ estas la titolo de libro de Jean-Jacques Rousseau (1762) pri tiu temo.

Kontraktismo estas termino en filozofio kiu rilatas kaj al familio de politikaj teorioj de la tradicio de socia kontrakto (kiam uzite en tiu signifo, la esprimo estas ĝenerala esprimo por ĉiuj teorioj de sociaj traktatoj, kiuj inkluzivas kontraktismo), aŭ al la moralfilozofio evoluigita en la lastaj jaroj fare de T.M. Scanlon, en lia verko What We Wee to Each Other (eldonita en 1998).

Notoj redakti

  1. "La nomo de socia kontrakto (aŭ origina kontrakto) ofte kovras du diferencajn tipojn de kontrakto, kaj, markante la evoluon de la teorio, necesas distingi ilin. Ambaŭ modis dum la 17a jarcento kaj ambaŭ povis esti malkovritaj en la greka politika pensaro. ... [La unua] ĝenerale enhavas iome da teorio pri origino de ŝtato. La dua formo de socia kontrakto povas esti pli precize nomita la kontrakto de regado, aŭ la kontrakto de submetado ... Ĝenerale, ĝi havas nenion rilate kun la originoj de socio, sed, antaŭsupozi socion jam formitan supozas difini la esprimojn sur kiuj tiu socio estas regota: homoj faris kontrakton kun sia reganto kiu determinas iliajn rilatojn kun li. Ili promesas al li obeemon, dum li promesas sian protekton kaj bonan regadon. Dum li konservas sian parton de la interkonsento, ili devas konservi iliajn, sed se li misregas, la kontrakto estas rompita kaj fideleco finas." J. W. Gough, The Social Contract (Oxford: Clarendon Press, 1936), pp 2-3. Modernaj remodiĝoj de socikontrakta teorio ne estis same koncerne kun la origino de la ŝtato.

Bibliografio redakti

  • Ankerl, Guy. Towards a Social Contract on a Worldwide Scale: Solidarity contracts. Research series. Geneva: International Institute for Labour Studies [Pamphlet], 1980, ISBN 92-9014-165-4.
  • Carlyle, R. W. A History of mediæval political theory in the West. Edinburgh London: W. Blackwood and sons, 1916.
  • Gierke, Otto Friedrich Von and Ernst Troeltsch. Natural Law and the Theory of Society 1500 to 1800. Tradukita de Sir Ernest Barker, kun Lecture pri "The Ideas of Natural Law and Humanity", de Ernst Troeltsch. Cambridge: The University Press, 1950.
  • Gough, J. W.. The Social Contract. Oxford: Clarendon Press. 1936.
  • Harrison, Ross. Hobbes, Locke, and Confusion's Empire: an Examination of Seventeenth-Century Political Philosophy. Cambridge University Press, 2003.
  • Hobbes, Thomas. Leviathan. 1651. [1] Arkivigite je 2010-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
  • Locke, John. Second Treatise on Government 1689. Second Treatise on Government Arkivigite je 2007-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
  • Narveson, Jan; Trenchard, David (2008). "Contractarianism/Social Contract". In Hamowy, Ronald. The Encyclopedia of Libertarianism. Thousand Oaks, CA: SAGE; Cato Institute. pp. 103–5. ISBN 978-1-4129-6580-4. LCCN 2008009151. OCLC 750831024. [2][rompita ligilo]
  • Pettit, Philip. Republicanism: A Theory of Freedom and Government. NY: Oxford U.P., 1997, ISBN 0-19-829083-7, Oxford: Clarendon Press, 1997
  • Pufendorf, Samuel, James Tully and Michael Silverthorne. Pufendorf: On the Duty of Man and Citizen according to Natural Law. Cambridge Texts in the History of Political Thought. Cambridge University Press 1991.
  • Rawls, John. A Theory of Justice (1971)
  • Riley, Patrick. "How Coherent is the Social Contract Tradition?" Journal of the History of Ideas 34: 4 (Oct. – Dec., 1973): 543–62.
  • Riley, Patrick. Will and Political Legitimacy: A Critical Exposition of Social Contract Theory in Hobbes, Locke, Rousseau, Kant, and Hegel. Cambridge, Mass. : Harvard University Press, 1982.
  • Riley, Patrick. The Social Contract and Its Critics, chapter 12 in The Cambridge History of Eighteenth-Century Political Thought. Eds. Mark Goldie and Robert Wokler. Vol 4 of The Cambridge History of Political Thought. Cambridge University Press, 2006. pp. 347–375.
  • Rousseau, Jean-Jacques. Du contrat social ou Principes du droit politique Arkivigite je 2008-02-22 per la retarkivo Wayback Machine (1762)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti