Sociedad Rural Argentina

La Sociedad Rural Argentina (SRA, Argentina Rura Societo) estas privata asocio kiu historie reprezentas la sektoron plej tradician kaj gravan de la agrikulturo, la brutobredado kaj la rura industrio de Argentino. En Argentino, en 1860, post la ŝtata organizado kaj la propra komenco de la historiaj prezidentecoj, kelkaj ruraj entoj ekklopodis krei unikan ruran organizaĵon kiu reprezentu ilin.

Sociedad Rural Argentina
emblemo
organizaĵo • civil association • organizaĵo de dungantoj
Komenco 1866
Lando(j) Argentino vd
Sidejo Argentino
Retejo Oficiala retejo
vdr

Post ses ajroj, nome la 10-a de julio de 1866, la posta tago ke Argentino kvindekjariĝis kiel sendependa ŝtato, grupo de produktistoj estritaj de Eduardo Olivera, fondis asocion por helpi la disvolvigon de la produktado agrikultura kaj brutobreda, kiun ili nomigis "Sociedad Rural Argentina", kies moto estas "kultivi la grundon estas servi al la patrio".