Sofuentes estas vilaĝo, kiu apartenas al municipo Sos del Rey Católico, en la aragona komarko Cinco Villas, en la provinco Zaragozo de la historia hispana regiono Aragono. La loknomo Sofuentes estas etimologie komprenebla kiel Ĉe fontoj aŭ eĉ pli laŭvorte Sub fontoj, kaj tiukadre en la blazono aperas fontano (sama vorto en hispana kiel fonto; vidu suben ĉe Loknomo).

Sofuentes
loĝloko

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 1° 19′ U (mapo)42.432955-1.315413Koordinatoj: 42° 26′ N, 1° 19′ U (mapo) [+]
Alto 512 m [+]
Sofuentes (Provinco Zaragozo)
Sofuentes (Provinco Zaragozo)
DEC
Sofuentes
Sofuentes
Situo de Sofuentes
Sofuentes (Hispanio)
Sofuentes (Hispanio)
DEC
Sofuentes
Sofuentes
Situo de Sofuentes

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sofuentes [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas proksima al la senhomaj lokoj Mamillas kaj Novellaco, apartenantaj al la municipo de Sos, kaj ankaŭ al la urbeto "San Isidro del Pinar" en Navaro. [1]

Sofuentes situas je 512 m sur la marnivelo, ĝi havis 83 loĝantojn en 2020 kaj 81 en 2021. La distanco de Sofuentes al Zaragozo estas 113 km. [2] En la jaro 1999 ĝi havis 143 loĝantojn. [3]

Loknomo redakti

La nomo "Sofuentes" devenas de la latinaj terminoj "so" (sub, malalta) kaj "fontem" (fontoj). Tiu ĉi termino aludus ties situon, proksime al la akvofontoj, kiuj malsupreniras de la montaro "Peña", sur kies deklivoj troviĝas la nuna urbeto. [4]

La ĉirkaŭaĵo de Sofuentes estas riĉa kaj larĝa cerealzono, irigaciita de la "Canal de las Bardenas" (kanalo Bardenoj). [5]

Historio redakti

 
Tomboŝtono de C. Atilio Akvilo

La ĉeesto de populacio en Sofuentes, ekde romia tempo, estas atestita per la granda nombro da restaĵoj de tiu periodo trovitaj en la nuna urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiel ekzemple la arkeologia loko "Cabeza Ladrero". Tie abundas epigrafiaj restaĵoj, kiuj montras la ĉeeston de la terposedanta familio "Atilios", kiuj eĉ atingas lokojn sur la alia flanko de la montoj, kiel ekzemple la urbo "Los Bañales" en la municipo Uncastillo. [1]

La origino de Sofuentes kiel urbo komenciĝis, kiam pluraj familioj el Sos ekloĝis sur la proprietoj, kiujn ili havis sur la suda flanko de la montoj, tial la stratoj ne konservas la urban aspekton de urbo, ĉar la domoj estis konstruitaj apud aliaj konstruaĵoj de laboro. La unua dokumenta sciigo pri Sofuentes estas el la jaro 1341, kiam la loĝantoj petis la konstruadon de kapelo kun tombejo, ĉar la paroĥo de Sos, al kiu ili apartenis, estis malproksime de la loko (ĉirkaŭ 11 km). En 1415, oni permesis al Miguel de Ruesta, la konstruadon de turo en Sofuentes kaj preĝejon. La preĝejo eble estis la posta ermitejo "El Salvador" (La Savinto), kiu malaperis, kiam oni konstruis la monaĥejon de la piaristoj.

En 1800, Fray Mateo Suman priskribis Sofuentes kiel malgrandan vilaĝeton el dek kvar domoj, tri el ili estis loĝataj tutjare kaj la cetero estas uzita nur dum labortempo. Li atribuas la turon al D. Francisco Monterde (pro tio ĝi estas konata kiel "Torre de Monterde") kaj ankaŭ nomas la domon de la religiaj fratoj de la "Piaj Lernejoj".

Monumentoj redakti

  • Paroĥa preĝejo "San José de Calasanz", lastatempe konstruita (restaŭrita en 2007). Interne estas ĉizaĵo de Virgulino kun Infano en la gotika stilo (14-a jarcento) kaj krucumita Kristo en la baroka stilo (17-a jarcento). [1]
  • Monaĥejo de "Piaristaj fratoj", donacita fare de Isidoro Gil de Jaz en 1760.
  • Transepto (kruco sur kolono), konata kiel "Crucero de los tres caminos" situanta antaŭ la enirejo de la malnova monaĥejo. [6]
  • Antikva fontano.
  • Mezepoka turo: Ĝi estas interesa defenda konstruo konstruita en la 14-a jarcento, kiu konservas siajn pintajn arkojn por subteni la slabojn, la sagofendojn kaj kelkajn surprizegajn reliefojn skulptitajn sur siaj muroj, devenantaj el la reuzo de ŝtonoj de turo-tipa romia maŭzoleo.: [7] La turo havas kvadratan planon, ĉirkaŭ 7 metrojn ĉiuflanke; ĝi estas malaltigita en alteco kaj nuntempe kovrita per moderna tegmento, ĉar ĝi estis transformita en hejmon. Sur ĝiaj flankoj estas kelkaj longaj kaŝpasejoj kaj aliaj ĵus konstruitaj malfermaĵoj. [8] La fortikaĵo povus esti konstruita en la 14-a jarcento, verŝajne kiel rezulto de la kolizioj kun la regno de Navaro, surbaze de ĝia limpozicio.
  • Arkeologia loko "Cabeza Ladrero" kaj romia tombejo. [9] [10]
  • Romia vojo. [5]
  • Ermitejo "Nuestra Señora de Serún" (Nia Sinjorino de Serún), antaŭgotika, situanta ĉe la vojo al Sos del Rey Católico.

Estas menciinde redakti

La urbeto Sofuentes estas fratigita kun la relative proksima urbeto Figarol, en la hispana regiono Navaro.

En la ĉirkaŭaĵo de Sofuentes estis trovita sarkofago el la roman-kristana periodo, kiu estas konservita kiel la ĉefaltaro en la paroĥa preĝejo de Castiliscar. [5]

Festoj redakti

  • Pilgrimado al la ermitejo "Nuestra Señora de Serún" (Nia Sinjorino de Serún): lasta dimanĉo de majo.
  • Ĉefaj festoj: lasta semajnfino de julio.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • ZTV: Sofuentes. [12]
  • Biciklovojoj. [13]
  • Marŝo de Sofuentes al Sos. [14]
  • Arkeologia kuŝejo "Cabeza Ladrero". [15]