Sojlo de originaleco

koncepto en kopirajta juro

La sojlo de originaleco estas koncepto en kopirajta juro kiu estas uzata por taksi ĉu aparta verko povas aŭ devas esti kopirajte protektita. Ĝi estas uzata por distingi verkojn kiuj estas sufiĉe originalecaj kaj unikaj por garantii kopirajtoprotekton de tiuj kiuj ne estas. En ĉi tiu kunteksto, "originaleco" rilatas al "venado de iu kiel la kreinto aŭ aŭtoro" (laŭ kiom ĝi reflektas la personecon de la verkinto), prefere ol "neniam okazinta aŭ ekzistinta antaŭe" (kiu sumiĝus al la protekto de ĉio nova, kiel en la jura protekto de patento).[1]

Kopirajto trovas sian internacian komunecon en la Berna Konvencio kiu kreas la fundamenton de pluraj konceptoj de internacia kopirajta juro, tamen la sojlo por altiri kopirajton ne estas difinita. Ĉi tiun sojlon devas determini ĉiu jurisdikcio. Dum verkoj kiuj ne renkontas ĉi tiujn sojlojn ne estas elekteblaj por protekto de kopirajto, ili ankoraŭ povas esti elekteblaj por protekto per aliaj leĝoj pri intelekta proprieto, kiel ekzemple varmarko aŭ dezajnaj patentoj (precipe en la kazo de emblemoj).

Ekzemploj redakti

 

Ekzemple simpla verda rektangulo ne kopirajte protekteblas, aŭ simplaj literoj sen rekonebla aparte arte farita tiparo.

Jen plia ekzemplo: la emblemo de la Somera Olimpiko 1992, konsistanta nur el simplaj grafikaj elementoj (tri kurboj kaj kvin cirkloj) kaj iom da teksto sen rekonebla aparte arte farita tiparo. La grafikaĵo do jure estas konsiderata publika havaĵo. Tamen, la bildo tamen estas varmarko kaj ne ŝoveblas al la vikimedia komunejo, sed nur uzeblas en la unuopaj diversaj lingvoversioj de vikipedio.

Referencoj redakti

  1. Difinoj anglalingvaj prenitaj el la nova universala nemallongigita vortaro de Webster (ISBN 0-88029-005-6), kaj simple tradukataj al Esperanto.