Soldata tombejo (Lada v Podještědí)

Soldata tombejo en Lada v Podještědí (ĉeĥe: Ukrajinský hřbitov na Ladech) estas tombejo en Ĉeĥio, en parto de municipo Jablonné v Podještědí en distrikto Liberec troviĝas ĉe domo n-ro 24 surrande de arbaro proksimume 400 metroj oriente de vilaĝo Lada v Podještědí. Ĝi havas areon 2524 m²[1] kaj ĝi estas protektata kiel nemovebla kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Soldata tombejo
ĉeĥe: Ukrajinský hřbitov na Ladech
tombejo
Soldata tombejo, Lada v Podještědí
Oficiala nomo: Ukrajinský hřbitov na Ladech
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Liberec
Administra municipo Jablonné v Podještědí
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Lada v Podještědí
Montaro Zakupa montetaro
Situo Soldata tombejo
 - koordinatoj 50° 46′ 41″ N 14° 45′ 02″ O / 50.77806 °N, 14.75056 °O / 50.77806; 14.75056 (mapo)
Areo 2 524 
Fondo 1914
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Kodo de memorindaĵo 105079
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ukrajinský hřbitov (Lada)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La tombejo estis fondita kiel ortodoksa komence de la unua mondmilito en decembro de 1914 kaj ĝi servis al proksima militkaptitejo. Da internitaj soldatoj de diversaj naciecoj mortis ĉi tie pro malbonaj kondiĉoj, vundiĝoj kaj malsanoj pli ol cent, da soldatoj el Ukraina brigado ĉi tie mortis pro tifa infekto kaj pluaj kaŭzoj pli ol dudek.[2]

La tomboj en la tombejo estis laŭ konfesio markitaj per latina aŭ ortodoksa kruco. Sur ĉiuj estis firmigita lada tabeleto kun la nomo. Tumulo el ŝtonoj ĉi tie estiĝis por memoro al enterigitaj judoj.[2]

Al rusaj militkaptitoj estis en la jaro 1918 konstruita meze de la tombejo monumento. La ukrainaj soldatoj ĉi tie en la jaro 1921 forironte konstruis granitan monumenton kun figuro de ukraina kantisto kun kobzo, sur kiu estas hakitaj versoj de nacia poeto Taras Ŝevĉenko (1814-1861): "La gloro ne perdiĝos, ĝi iros tra la mondo en rakontoj kaj oni rakontos ĝin ĉie, kio okazis, kie estas la vero kaj kie la maljusto, kaj kiaj infanoj de sia tempo ni propre estis."[2]

Post la jaro 1945 redakti

La tombejo ne estis konservata kaj ĝ kadukiĝis. La devenaj krucoj estis neniigitaj aŭ perditaj kaj la tomboj surkreskis per surfluga herbo.

Post la jaro 1989 redakti

Aŭtune de la ajjro 2008 la tombejo estis prigita kaj reguligit, la tomboj estis denove havigitaj per krucoj kaj la tuta tombejo estis barita per ligna barilo. Por revivigi ĝin finance partoprenis Ministerio de defendo de Ĉeĥio.[2]

Militkaptitejo redakti

La militkaptitejon oni komencis konstrui la 2-a de novembro 1914 norde de stacidomo en Jablonné sur tieaj kampoj.[2]

Estis ĉi tie enloĝigitaj proksimume 4000 militkaptitoj, plejparte rusoj, ĝis fino de la jaro ascendis ilia nombro al 4800. En la jaro 1915 ĉi tien venadis krom la rusoj ankaŭ francoj, serboj, italoj kaj angloj, en jnio ilia nombro ascendis al 12 mil viroj. La militkaptitoj laboris plejparte en agrikulturo aŭ en arbaro.[2]

Post fermo de Brestlitovska paco la 4-an de marto 1918 la militkasptitaj soldatoj estis ŝanĝitaj je axstraj soldatoj en la rusa militkapto, ili povis libere oviĝi tra la urbo kaj post la 28-a de oktobro 1918 ili iom post iom revenis hejmen.[2]

Hospitalo por la aŭstraj soldato estis en la militkaptiteo establita fine de la jaro 1917. Post ĝia plilarĝiĝo en junio de 1918 ĉi tie estis flegitaj proksimume 600 soldatoj. La 25-an de junio 1918 ĉi tien alveturis unu el lastaj transportoj de vunditoj kaj malsanuloj el itala batalejo ĉe Trento. Post malplenigo de la militkaptitejo la hospitalo prenis iom post iom dek barakoj, fine de la jaro 1918 ĝi estis nuligita.[2]

La 30-a de majo 1919 estis en la militkaptitejon transŝovitaj 4700 soldatoj kaj oficiroj el Ukraina brigado, kiu estis cedanta al ĉeĥoslovaka teritorio antaŭ ĉirkaŭigo fare de poloj en galicia regiono. En Ĉeĥoslovakio la soldatoj estis armitaj kaj internigitaj en la militkaptitejojn en Josefov kaj en Jablonné kaj ili havis kiel gastoj liberecon de movo. Kelkaj el ili estis malsanaj pro tifo, sed disvastigon de la malsano oni sukcesis haltigi - mortis sole kvin viroj. Nombro de la internigitoj iom post iom plialtiĝis al 6000 personoj. En oktobro de 1921 ĉiuj estis transŝovitaj ĝis fortreso en Josefov, poste la militkaptitejo estis nuligita, la barakoj dismuntitaj kaj la ligno vendita.[2][3]

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti

  1. Ĉeĥa ofico geodezia kaj katastra: Informo pri parcela numero 1221/5. Municipo: Jablonné v Podještědí [561631]. Katastra teritorio: Markvartice v Podještědí [656232]. [cit. 2016-10-16]. Alirebla el retpaĝo
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Luzacia montaro. Interesaj lokoj: Ukraina tombejo en Lada. Alirebla rete.
  3. Zaniklé obce a objekty: Zajatecký tábor Lada v Podještědí (Ruský hřbitov Lada). Vladimír Kraus 8.8.2012. Alirebla rete.