Somala turdo
La Somala turdo (Turdus ludoviciae), konata ankaŭ kiel Somala merlo, estas kantobirdo de la familio de Turdedoj. Ĝi estas endemia de Somalio.
Somala turdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Turdus ludoviciae (Phillips, 1895) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi havas nigrajn kapon kaj bruston, flavan bekon, brunajn dorson kaj flugilojn kaj grizan ventron kun ruĝaj flankoj.
Ties natura habitato estas monteta arbaroj de junipero kaj malfermaj areoj inter 1,300 kaj 2,000 m.
Ĝi estas minacata de habitatoperdo kaj estis iam klasita kiel Ege Endanĝerita de IUCN[1]. Ĵusa priserĉado trovis, ke la habitatoperdo ne estas tiom drasta kiom unue timosupozita kaj la specio estis listita kiel Vundebla en 2008[2]. Loka konservoklopodoj ŝajne helpis en la protektado de arbaroj.
Notoj
redaktiReferencoj
redakti- BirdLife International (BLI) (2004). Turdus ludoviciae. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 27a Julio 2007.
- BirdLife International (BLI) (2008): 2008 IUCN Redlist status changes Arkivigite je 2008-09-14 per la retarkivo Wayback Machine. Elŝutita la 23 de majo, 2008.
Eksteraj ligiloj
redakti- BirdLife Species Factsheet. Arkivigite je 2009-01-03 per la retarkivo Wayback Machine