Nord-Amerika Somera Kursaro

(Alidirektita el Somera Kursaro de Esperanto)

La Nord-Amerika Somera Kursaro (konata per la mallongigo NASK) estas tri-semajna kurso de Esperanto en diversaj niveloj kiu okazas ĉiujare en Usono, sub aŭspicio de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Ĝi estis fondita de Cathy Schulze en Sanfrancisko, Kalifornio en 1970, kaj okazis ĉiujare ĉe Sanfranciska Ŝtata Universitato (SFŜU ) ĝis post ŝia morto. Ellen Eddy transprenis la gvidadon post la morto de Cathy en 1999, kaj post problemoj ĉe SFŜU ŝi trovis novan lokon por la kursaro ĉe la School for International Training en Brattleboro, Vermonto. Ĝi restis tie dum kvin jaroj, de 2002 ĝis 2006. Ekde 2007 ĝi okazis ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Diego (UCSD), kaj en 2012, lige kun la tiea jarkongreso de E-USA, ĝi okazis ĉe la Universitato de Teksaso en Dalaso. En 2013, 2015, 2016, 2017 kaj 2018 la kursaron gastigas la Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino.

Nord-Amerika Somera Kursaro
Iuj membroj de la kursaro en 1990
Iuj membroj de la kursaro en 1990
Esperanto-renkontiĝo
Komenco 1970 vd
Lando(j) Usono vd
Fondinto(j) Cathy Schulze vd
Lingvoj

Esperanto

Retejo Oficiala retejo
vdr
Kursanaro de 1990

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti