Tonpentrado

(Alidirektita el Sonpentraĵo)

Tonpentrado estas muzika priskribo de naturaj aperaĵoj baziĝanta sur imitado aŭ sinestezio, kiuj povas esti kaj de akustika kaj de optika naturo. Oftaj objektoj de tonpentrado estas natureventoj (fulmotondro, eĥo, plaŭdanta akvo), bestaj krioj (birdkantoj, hundobojado) kaj impresoj de la kampara vivo (ĉaso- aŭ alpokornoj, popoldancoj). Jam dum la mezepoko tonpentrado validis kiel rimedo de la imitatio naturae.

Ĉar la aristotela naturimitado validis ekde la novepoko kiel gvidilo por cixuj artoj, muziko kaj poezio povis renkontiĝi laŭ ĉi tiu intenco, sen dependi unu de la alia: Antonio Vivaldi aldonis al sia fama La kvar sezonoj post ĝia komponado la ĉirilatajn sonetojn.

Post kiam la naturimitado tamen ne plu estis sendisputa tasko de muziko, do ekde la fino de la 18-a jarcento, la sinteno pri la tonpentrado ŝanĝiĝis. La t.n. esprimo ricevis pli altan rangon, kiel ekz. vortigis Johann Georg Sulzer en sia Allgemeine Theorie der schönen Künste (Ĝenerala teorio de la belaj artoj, 1771). Ekz. ne plu estis defio, imiti birdokanton frapante similan, sed male esprimi la proprajn sentojn je la aŭskultado de la birdo. Beethoven do notis pri sia 6-a simfonio, ke ĝi estas "pli esprimo de la percepto ol pentrado".

Tiel la muziko de la 19-a jarcento disfalis en popularan,en kiu persistis la pli malnova malvasta ligo kun la tonpentrado, kiel ofte en la opero aŭ la salonmuziko, kaj "seriozan", en kiu la tonpentrado ankoraŭ nur malofte estis utiligata. La unua universitara muziksciencisto Eduard Hanslick dementis per sia difino de muziko kiel "sone movataj formoj" ĉiun internan interligon kun tonpentrado.

Je la stililo de la tonpentrado ekstermuzika okazantaĵo estas integrata, dum kiam ĉe programmuziko la ekstermuzika estas kunliverata kiel klarigo de la muziko.

En la Konkreta Muziko de la 20-a jarcento la distanco de "pura" muziko al la ĉiutaga okazantaĵo estas denove dissolvita per tio, ke bruetojn oni rigardas kiel muzikaj eventoj.

Vd. ankaŭ: Onomatopeo