Soosan Firooz (ankaŭ Suzan Feroz) estas afgana aktorino kaj repistino. Ŝi estis priskribita kiel la unua virina repisto de Afganio. Ŝi estas polemika firguro kiu defias la tieajn sociajn normoj kaj la tradician rolon de afganaj virinoj.

Soosan Firooz
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1988 (1988-11-30) (35-jaraĝa)
en Kabulo
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Afganio vd
Profesio
Okupo kantistoaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Firooz naskiĝis en Afganio.[1] Ŝia familio fuĝis el la lando kaj vivis en irana rifuĝinta tendaro por sep jaroj dum la civila milito de Afganio en la 1990-aj jaroj. En Irano ŝi renkontis malamikecon de irananoj kaj estis nekapabla ĉeesti lernejon kun ajna reguleco pro burokrataj implikaĵoj. La tuta familio poste pasigis tri jarojn en Pakistano kiel rifuĝintoj.[2]

Firooz petis kaj ricevis de ŝia patro, Abdul Ghafar Firooz, permeson fari repmuzikon. Ŝi kaptis la atenton de la afgana muzikisto Farid Rastagar, kiu promociis ŝin kaj komponis ŝian unuan kanton kun kantoteksto de poeto Suhrab Sirat. La repkantoj de Firooz estas kantataj en la daria lingvo. Ŝia unua kanto, "Niaj Najbaroj", estis eldonita en 2012. La kanto esploras la situacion de afganaj rifuĝintoj vivantaj en akraj kondiĉoj. Alia kanto ŝia, "Naqisul Aql" signifas "mense malsana" kaj estas insultnomo uzita kontraŭ virinoj en Afganio.[3]

Referencoj redakti

  1. Yousafzai, Sami, "Susan Feroz: Afghanistan’s First Female Rapper", la 4-an de januaro 2013.
  2. DeGhett, Torie Rose, "Afghanistan's first female rapper tells the stories that might otherwise be lost", la 2-an de novembro 2012.
  3. "Nation’s first female rapper Soosan Feroz says ‘If rap singing is a way to tell your miseries, Afghans have a lot to say’", la 3-an de januaro 2013. Arkivigite je 2013-06-03 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-06-03. Alirita 2018-09-25.

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtitola artikolo en la angla vikipedio je la 25-a de septembro 2018.