Soussey-sur-Brionne

komunumo en la departemento Côte-d'Or de Francio

Soussey-sur-Brionne estas franca komunumo, kiu situas en departemento Orbordo en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.

Soussey-sur-Brionne
komunumo
la kastelo de Soussey
komunumo en Francio
Oficiala nomo: Soussey-sur-Brionne
Regno Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Côte-d'Or
Arondismento Montbard
Kantono Semur-en-Auxois
komunumaro komunumoj de kantono Vitteaux
Rivero Brionne
Situo Soussey-sur-Brionne
 - koordinatoj 47° 19′ 35″ N 4° 31′ 55″ O / 47.32639 °N, 4.53194 °O / 47.32639; 4.53194 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 525 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 348 m s. m.
Areo 14,61 km² (1 461 ha)
Loĝantaro 161 (2021)
Denseco 11,02 loĝ./km²
Urbestro François Froment
Poŝtkodo 21350
INSEE 21613

Geografia lokigo sur la mapo : Côte-d'Or

Vidu situon de Soussey-sur-Brionne kadre de Côte-d'Or
Vidu situon de Soussey-sur-Brionne kadre de Côte-d'Or
DEC
Soussey-sur-Brionne
Soussey-sur-Brionne
Soussey-sur-Brionne

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Soussey-sur-Brionne kadre de Francio
Vidu situon de Soussey-sur-Brionne kadre de Francio
DEC
Soussey-sur-Brionne
Soussey-sur-Brionne
Soussey-sur-Brionne
Vikimedia Komunejo: Soussey-sur-Brionne
Map
vdr

Geografio redakti

La komunumo etendiĝas sur 14,61 kilometroj alt du kaj havis 161 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021, tiel ke la loka loĝdenso estas po 11,02 homoj kilometre alt du[1].

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo enhavas la vilaĝon Soussey-sur-Brionne kaj la vilaĝetojn Grandchamp kaj Beurey. En la komunumo estas pluraj fontoj kaj riveretoj. Kanalo estas ankaŭ, kiu trairas sub monteto per tunelo aŭ super rivereto per ponto. Ĝi alportas akvon el la basono de Grosbois en la kanalon de Burgonjo.

 
Limoj de la komunumo

Historio kaj vidindaĵoj redakti

 
Ĉambro en la muzeo en la ĉefturo de la kastelo
 
Preĝejeto Sankta Agris
 
Preĝejo de Soussey

La ĉefturo de la kastelo de Soussey datiĝas el la 13-a jarcento kaj enhavas etan muzeon[2]. La kastelo de Grandchamp datigas el la 18-a jarcento.

La preĝejeto Sankta Agris apud la nuna bieno Épinois apartenis al la cistercia abatejo de Bussière. La preĝejeto Sankta Johano datiĝas el la 12-a jarcento[3]

La preĝejo apartenas al la paroĥo de Vitteaux[4], ĝi datiĝas el la 13-a jarcento (ĥoro) kaj el 16-a jarcento (navo).

Referencoj redakti

  1. La nombroj de la INSEE france
  2. « Paysage à l'ombre du donjon », Le Bien Public,  1982,‎
  3. Preĝejeto Sankta Johano www.petit-patrimoine.com
  4. Paroisse de Vitteaux[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti