Sovetska distrikto (Krimeo)

Sovetska distrikto (ruse Советский район, ukraine Совєтський район, krime-tatare İçki rayonı) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). Ĝi situas en la nord-orienta parto de la Krimea duoninsulo; norde kaj nord-oriente ĝi estas lavata de la golfo Sivaŝo. Oriente ĝi limas la Kirovskan distrikton, sude - la Belogorskan distrikton kaj okcidente - la Niĵnegorskan distrikton. La administra centro de la distrikto estas la urbotipa loĝloko Sovetsko.

Sovetska distrikto
Distrikto
PrudySovet 1.JPG
FLA Sovietskyi Raion, Crimea.svg
COA Sovietskyi Raion, Crimea.gif
FlagoBlazono

LandoAŭtonoma Respubliko Krimeo

ĈefurboSovetsko
- koordinatoj45° N, 35° O (mapo)45.346934.9333Koordinatoj: 45° N, 35° O (mapo)
Areo1 080 km² (108 000 ha) [+]

Loĝantaro31 545 [+] (1-a de januaro 2018)
Denseco29,21 loĝ./km² [+] [+]

Sovetska distrikto (Krimeo) (Tero)


Map
Sovetska distrikto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Sovietskyi Raion [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Sovetska distrikto
ruse Советский район
ukraine Совєтський район
krime-tatare İçki rayonı

FLA Sovietskyi Raion, Crimea.svg

COA Sovietskyi Raion, Crimea.svg

La centro: Sovetsko
Areo: 1 080 km2
Loĝantaro: 37 576 homoj (laŭ la jaro 2001)
Loĝ-denso: 34,79 hom/km2
Telefon-kodo: +380-6551
En la distrikto estas:
Urboj
Urbotipaj loĝlokoj
Vilaĝoj
Loĝloketoj

0
1
39
0
Sovetska distrikto sur la mapo de Krimeo
Oficiala paĝaro
 
Information icon.svg
vdr

EkonomioRedakti

La ĉefa branĉo de la distrikta ekonomio estas agrikulturo. En la distrikto okazas aktiva ĝarden-kulturado kaj vinber-kultivado, oni multe kultivas grenojn, teĥnikajn kaj furaĝajn plantojn. La industriaj entreprenoj ĉefe rilatas al la prilaborado de la agrikulturaj produktoj: en la distrikto estas buter-produkta, vin-produkta, esenc-produkta uzinoj kaj kelkaj aliaj negrandaj entreprenoj.

Tra la regiono pasas la Nordkrimea kanalo, la fervoja linio Kerĉo-Ĝankojo. Diversaj loĝlokoj de la distrikto estas interligitaj per la busa trafiko.

Socia sferoRedakti

En la distrikto estas 16 mezlernejoj, kelkaj teĥnikaj lernejoj, distrikta hospitalo, 23 kluboj, 25 bibliotekoj, muziklernejo, 2 muzeoj.

Administra divido de la distriktoRedakti

La Sovetska distrikto estas dividita je 12 komunumoj, kiuj sume havas 1 urbotipan loĝlokon (Sovetsko) kaj 39 vilaĝojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj; kiel plene Esperantigitaj aperas la loĝlokoj, kiuj estas la centroj de la koncernaj komunumoj. Parenteze estas indikitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo (kelkaj loĝlokoj havas german-devenajn nomojn pro la fakto, ke antaŭe en la distrikto loĝis relavite multaj german-devenuloj).

  • Sovetska komunumo
  • Ĉapajevka komunumo
    • Ĉapajevko (Ĉapajevka, krime-tatare Çerkez Tobay)
    • Ĥlebnoje (Beys Lehem)
    • Kolomenskoje
    • Nikolajevka
    • Novij Mir
    • Novosjolovka (Antay)
  • Ĉernozemna komunumo
    • Ĉernozemno (Ĉjornozjomnoje, krime-tatare Yañı Kerleut)
    • Almaznoje (Eski Kerleut)
    • Demjanovka (Azizköy)
    • Kornejevka (Qapçuq)
    • Razdolnoje
  • Dmitrovka komunumo
    • Dmitrovko (Dmitrovka, krime-tatare Heyrus)
    • Rovenka (Qırq)
  • Iljiĉeva komunumo
    • Iljiĉevo (Iljiĉjovo, krime-tatare Qıyanlı)
    • Djatlovka (Qarabay)
    • Nadeĵda (Şoltaq)
    • Reĉnoje (Qarabay İvanovka)
    • Ŝaĥtino (Aqköbek)
    • Vostoĉnoje (Üç Quyu)
  • Krasnogvardejska komunumo
    • Krasnogvardejsko (Krasnogvardejskoje, krime-tatare Ver Börüs)
    • Loĥovka (Mengermen)
    • Luĉevoje (Sarğıl)
  • Krasnoflotska komunumo
    • Krasnoflotsko (Krasnoflotskoje, krime-tatare Qaynaş)
    • Lebedinka (Şeyh Manay)
    • Markovo (Şaqul)
    • Varvarovka (Qır İçki)
  • Nekrasovka komunumo
    • Nekrasovko (Nekrasovka, krime-tatare Qul Çora)
    • Barsovo (Bor Asan)
    • Oktjabrskoje (Ceppar Yurt)
  • Pruda komunumo
    • Prudo (Prudi, krime-tatare Ableş)
    • Privolnoje
  • Puŝkina komunumo
    • Puŝkino (Puŝkino, krime-tatare Esen Eki)
    • Makovka (Qoñrat)
  • Uroĵajna komunumo
    • Uroĵajno (Uroĵajnoje, krime-tatare Fernheym)
    • Prisivaŝnoje
  • Zavetna komunumo
    • Zavetno (Zavetnoje, krime-tatare Savurçı)
    • Pĉelniki (Aranda)


La loĝlokoj de la Sovetska distrikto

Urbotipaj loĝlokoj Sovetsko
Vilaĝoj AlmaznojeBarsovoĈapajevkaĈjornozjomnojeDemjanovkaDjatlovkaDmitrovkaGeorgijevkaĤlebnojeIljiĉjovoKolomenskojeKornejevkaKrasnoflotskojeKrasnogvardejskojeLebedinkaLoĥovkaLuĉevojeMakovkaMarkovoNadeĵdaNekrasovkaNikolajevkaNovij MirNovosjolovkaOktjabrskojePĉelnikiPrisivaŝnojePrivolnojePrudiPuŝkinoRazdolnojeReĉnojeRovenkaŜaĥtinoUroĵajnojeVarvarovkaVostoĉnojeZavetnoje