Blazono de Burgoso

La blazono de la urbo Burgoso (Hispanio) havas la jenaj priskribon en heraldiko:[1][2]

Blazono de la urbo Burgoso.

En kampo de sinoplo (verda), la busto de Ferdinando la 3-a kun krono el oro, karnokolora vizaĝo kaj nigra hararo, vestita per purpura mantelo ornamita per bildoj de tri kasteloj el oro; la reĝo havas ambaŭflanke du ŝildetojn el arĝento kun kasteloj el oro, surmontitaj per arko con barbakano de murega pordego ĉirkaŭita de du arĝentaj ĉefturoj kaj tri turoj, pli alta tiu centra kun nigra ŝtonliniigo; kadre estas orkoloraj kaj ruĝaj limoj.

La tuto estas flankigita per krono el verdaj folioj de laŭro, kun ruĝa bendo.

Supre, estas reĝa krono antikva, malferma, komponita per cirklo el oro kun juveloj kaj perloj.

La tru kasteloj reprezentataj sur la mantelo estas simboloj de tiuj de Lara, Muño kaj Cellorigo kiuj estis sub la jurisdikcio de la urbo.

Notoj redakti

  1. Web.jet.es, escudos. Descripción del escudo de Burgos. [1] Alirita la 6an de marto 2018.
  2. Sitographics, Enciclopedia gráfica. Escudo de Burgos. [2] Alirita la 6an de marto 2018.